Petras Čeliauskas: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
Profesie P. Čeliauskas estas pedagogo (instruisto de matematiko), nuntempe emerito. Li loĝas en urbeto [[Švėkšna]] (distrikto [[Šilutė]]).
Li komencis labori kiel instruisto en gimnazio de [[Švėkšna]] en [[1949]]. Post militservo ([[1950]]-[[1953]]) P. Čeliauskas revenis al laboro en Švėkšna-mezlernejo. Li instruis matematikon, astronomion, desegnadon; laboris ankaŭ kiel vicdirektoro de la lernejo ([[1961]]-[[1969]], [[1975]]-[[1984]]).
 
=== Landesplorado ===
En [[1969]], kiam mezlernejo de Švėkšna festis 50-jaran jubileon, Petras Čeliauskas eldonis porokazan eldonaĵon pri historio de la lernejo kaj fondis landesploran muzeon. Li preparis kaj publikigis kelkajn eldonaĵojn pri Švėkšna, Švėkšna-mezlernejo.
De [[1988]] P. Čeliauskas estas prezidanto de klubo ''Tėviškė'' (Hejmlando) ĉe societo Litova Kultura Fonduso kaj de [[1996]] li estas estrarano de la samnoma societo.
Por historiaj esploradoj de la urbeto kaj publikaĵoj distrikto [[Šilutė]] en [[1995]] honordistingis lin per premio ''Arĝenta Kano''. En 1999 por meritoj en kultura kampo li ricevis premion de Švėkšna – la statueton de Jakobo. En la 10a kunveno de Landesplora Societo P.Čeliauskas estis elektita Honora Landesploranto.
 
==Esperantista agado==
=== Malkovro de Esperanto ===
Kun [[Esperanto]] P. Čeliauskas konatiĝis en [[1939]], legante porinfanan revueton ''Šaltinėlis'' (Fonteto), kiu publikigis E-lecionojn. Sed en [[1940]] [[Litovio]] estis okupita kaj aneksita de [[Sovetunio]]. La revueto estis fermita kaj [[Esperanto]] malpermesita. [[Esperanto]] ĉesi esti tabua vorto en [[Sovetio]] en [[1956]]. Duonmonata prestiĝa litova revuo ''Švyturys'' (Lumturo) en [[1957]] aperigis kurson de Esperanto. P. Čeliauskas memstare ellernis la interncian lingvon, komencis partopreni en E-agado.
 
=== Agado en Esperanta movado ===
Ekde la jaro [[1975]] P. Čeliauskas partoprenas en [[Baltiaj Esperanto-Tagoj]] (BET), kiuj por Sovetiaj esperantistoj, ne povantaj veturi eksterlanden, estis kvazaŭ mini-universalaj kongresoj. Li aktive partoprenis en 20 BEToj, legis tradukojn de litova poezio kaj prelegis pri litovaj lingvoj kaj historio, ankaŭ pri esperantologiaj temoj. Post falo de la fera kurteno li partoprenis en 8 [[Universalaj Kongresoj]] ([[Bergen]], [[Tampere]], [[Praha]], [[Montpellier]], [[Berlin]], [[Zagreb]], [[Göteborg]], [[Pekino]]).
=== Tradukado =kaj verkado==
En [[1986]] estis eldonita poemaro ''Homo'' – esperanta traduko de poemaro ''Žmogus'' de renoma litova poeto [http://www.rasytojai.lt/writers.php?sritis=rasytojai&id=362&jaunieji= Eduardas Mieželaitis]. La poeto por la poemaro ricevis prestiĝan en Sovetio Lenin-premion. [[William Auld]] tiel reeĥis pri la libro: ''Eduardas Mieželaitis estas granda poeto de Litovio, kaj li kaj ni estas bonŝancaj, ke lin interpretas por ni virtuozo de la tradukarto Petras Čeliauskas. La poemoj en HOMO fluas kaj trafas kvazaŭ originale en Esperanto verkitaj'' (Esperanto, 1987, n-ro 11).
Aliaj tradukoj: ''Arbaro de Anykščiai'' (de [[Antanas Baranauskas]]), ''Legendo pri Vilna Kastelo'' (de [[Vladas Mozuriūnas]]), ''Piceo, la reĝino de kolubroj'' (de [[Salomėja Nėris]]), ''[[Jūratė kaj Kastytis]]'' (de [[Maironis]]) ka. P. Čeliauskas esperantigis ĉirkaŭ 60 versaĵojn de 24 litovaj poetoj, fragmentojn el poemoj ''Konrad Walenrod'' (de [[Adam Mickiewicz]]), ''Kavaliro en tigra felo'' (de [[Ŝota Rustaveli]]), ankaŭ versojn de 12 belorusaj poetoj.
Tradukoj de multaj kantoj estis kantataj dum E-renkontiĝoj, BEToj k.s.
P. Čeliauskas tradukis el Esperanto en la litovan E-himnon ''[[La Espero]]'' (Viltis), romanon ''La fermita urbo'' (Uždaras miestas) de [[NEMERE István|Istvan Nemere]].
 
=== Publicistiko ===
Menciindas libro ''Nuo Babelio iki Esperanto'' (De Babelo ĝis Esperanto, [[1989]]). Tio estas litovlingva 230-paĝa libro pri deveno de lingvoj, pri problemoj de multlingveco kaj provoj de homaro solvi ĝin, kaj kompreneble ankaŭ pri [[Esperanto]].
''Litovio dum jarcentoj'' ([[2002]]) – esperantlingva esearo pri historio de Litovio.
Linio 43:
Preskaŭ 30 esperantologiaj artikoloj en diversaj E-eldonaĵoj, pli ol 30 artikoloj pri historio, kulturo kaj literaturo de Litovio en revuo ''[[Litova Stelo]]''.
 
=== Redaktado ===
En Litovio estis eldonata periodaĵo ''[[Litovio hodiaŭ]]'' (en lingvoj: angla, franca, germana). Aperis 2 volumoj ankaŭ en [[Revuo Esperanto|Esperanto]] (n-ro 2(29) en [[1987]] kaj n-ro 1(30) en [[1988]]). Ilin redaktis P. Čeliauskas.
Li redaktis ĉiutagajn gazetojn de BEToj kaj [[SAT-kongreso]]:
Linio 60:
* Honornomo de Honora Landesploranto ([[2000]])
* Premio ''Jakobo'' (fare de Švėkšna-magistrato, [[1999]])
== Listo de verkojVerkoj ==
* ''Nuo Babelio iki Esperanto'' (De Babelo ĝis Esperanto, [[1989]])
* ''Švėkšna atsiminimuose'' (Švėkšna en rememoroj, [[1999]])
Linio 69:
* ''Bibliografio de Litoviaj Esperanto-eldonaĵoj'' (1990-2006) ([[2008]])
* ''El mia Esperanta skatolo'' ([[2009]])
== Tradukitaj eldonaĵojTradukoj ==
=== el la litova ===
* ''Homo'' de [http://www.rasytojai.lt/writers.php?sritis=rasytojai&id=362&jaunieji= Eduardas Mieželaitis] ([[1986]])