Bjørn Dunkerbeck: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Björn Dunkerbeck
Linio 3:
'''Bjørn DUNKERBECK''' (n. la [[16-an de julio]] [[1969]] en [[Ribe]], [[Danio]], internacie ofte skribata ''Björn Dunkerbeck'' kvazaŭ svede) estas dana-nederlanda [[breta velado|breta velisto]]. Kun 36 titoloj de monda ĉampiono li laŭ la stato de 2008 estas la tutmonde plej sukcesa breta velisto. Li estas 191 centimetrojn alta kaj iom pli ol 110 kilogramojn peza – ĉiuaspekte ne averaĝa. Dum multaj jaroj li dum internaciaj konkursoj startis por [[Hispanio]], ekde somero 2007 lia konkursa nacieco estas [[Svislando]]. La filo de danaj-nederlandaj gepatroj kreskis sur la insulo [[Gran Canaria]], kiu apartenas al Hispanio, li havas pasporton de [[Nederlando]] kaj ekde la komenco de 2007 ankaŭ havas oficialan loĝlokon en [[Svisio]] (Silvaplana ĉe [[St. Moritz]]). Kun sia edzino Maria li havas filinon kun la nomo Alba (* [[2002]]) kaj filon kun la nomo Liam (* [[2004]]), kiuj precipe vivas en Gran Canaria.
 
== Kariero ==
En aĝo de naŭ jaroj Bjørn Dunkerbeck komencis praktiki [[breta velado|bretan veladon]]. Lia patro, posedanto de loka hotelo, frue subtenis la pasion de la filo. La atleta kaj fortoplena stilo de Bjørn, kombine kun talento kaj forta ambicio, li baldaŭ igis lin esti unu el la pintaj mondaj tiukategoriaj sportistoj. Pro sia eksperimentemo li plibonigis la materialojn de tabuloj, veloj kaj bretovelistaj vestaĵoj, kaj baldaŭ li havis varbajn kontraktojn kun produktistoj de tuikategoria sporta ekipaĵo. Dum la [[1987]] li eniris la konkursaron pri la monda pokalo pri breta velado kaj metis la antaŭan multjaran ĉampionon [[Robby Naish]] al la dua loko.
 
Kune kun [[Robby Naish]], Bjørn Dunkerbeck konsideriĝas la plej legenda breta velisto. Pro sia familia deveno kaj pro multaj internaciaj sportaj konkursoj li flue parolas la germanan, nederlandan, hispanan kaj anglan. Samkiel Robby Naish, ankau Bjørn Dunkerbeck produktas [[surfotabulo]]jn kaj velojn de propra marko, sed tiurilate ekonomie estas malpli sukcesa ol la eksa rivalo.
 
== Retaj ligiloj ==
{{el}} [http://www.dunkerbeck.com persona paĝaro (en la angla)]
 
{{DEFAULTSORT:Dunkerbeck, BjørnBjorn}}
[[Kategorio:nederlandajBreta sportistojvelado]]
 
[[Kategorio:bretaDanaj veladosportistoj]]
[[Kategorio:danajNederlandaj sportistoj]]
[[Kategorio:nederlandaj sportistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1969]]