Kanono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Canno
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ur:توپ; cosmetic changes
Linio 7:
[[Dosiero:5-54-Mark-45-firing.jpg|thumb|right|250px|La ekpafinta ŝipa kanono]]
 
'''Kanono''', aŭ '''pafilego''', estas la kolektiva nomo por pafilo kiu pafas [[pafaĵo]]n en preskaŭ rekta [[trajektorio]] al la celo, sed ne estas portebla pafilo, nek pistolo, nek karabeno. Pafilaro de ĉi tiu tipo ankaŭ nomiĝas [[artilerio]] kun horizontala trajektorio (kontraŭe al arkpafkanono, kiu povas pafi pafaĵojn trans [[obstakloj]]).
 
=== Historio ===
La kanono inventiĝis en Ĉinio.
En Ĉinio la uzado de pulvo por pafiloj jam estis konata ekde la [[1-a jarcento]], sed uzita por [[rakedo]]j kaj [[petardo]]j. Por kanonoj estis malmulte da laboro, nepre ne ĉar la tradiciaj malamikoj por la ĉinoj plejparte estis nomadaj triboj. Tamen kanonoj aperis en la [[13-a jarcento]]. [[Ĉina ŝako]] distingiĝas de aliaj ŝako-specoj interalie per la enteno de 2 pafilegoj en ĉiu tendaro.
Eŭropo jam rapide superis Ĉinion koncerne ĉi tiu punkto, kaj en la 17-a jarcento la kanono en Ĉinio jam forgesiĝis.
 
En Eŭropo ĝi aperis ĉ. [[1350]] en [[Italio]], dank’ al la invento de la [[pulvo]] en [[Ĉinio]], kiun la [[esploristo]]j kunportis al Eŭropo, laŭ aliaj fontoj ties unua uzo estis en la jaro [[1346]] en la [[batalo de Crécy]].<BR>
Frua formo de la kanono estas la [[bombardilo]]<!--mi dubas pri la nomo. Kiel ĝi aspektis?-->.
 
[[Karlo la 8-a (Francio)|Karlo VIII]] de Francio estis unu el la unuaj kiuj sukcese ekuzis kanonojn. Dum la kampanjo por submeti la [[Napolo|Reĝolandon Napolon]] (1494/1495), li senprobleme renversis la altajn murojn de la italaj urboj.
 
La invento de la kanono politike havis grandan signifon: [[fuorto]]j kaj [[fortreso]]j en la malnova kastelformo, post la enkonduko de la kanono, ne plu estis sendanĝeraj rifuĝejoj por la [[kavaliro]]j kaj lokaj regantoj. La kanono finigis la [[mezepoko]]n en Eŭropo. Ekde la enkonduko de la kanono, ĝi estis la plej forta armilo kiun armeo posedis.
 
Ĝis en la [[Dua mondmilito]] la kanono estis grava armilo, antaŭ ĉio surmare. Ŝipoj kiel [[HMS Hood]] kaj la [[Bismarck (batalŝipo)|Bismarck]] interpafis per gigantaj kanonoj. Post tio la ‘mempropulsantaj’ grenadoj aŭ [[raketo]]j kun eksplodebla ŝargo fariĝis pli gravaj ol kanonoj. Raketŝargo ja pli facile pligrandeblas ol [[grenado]] ĉe kiu la pafanta kanono ankaŭ devas pligrandiĝi. Konata frua raketĵetilo el la milito estas la t.n. [[stalinorgeno]].
 
=== Teĥniko ===
 
Kanono konsistas el paftubo, ĉasio ([[afusto]]) kaj celilaroj.<BR>
Linio 33:
La pli malnovaj kanonoj estas antaŭŝargaj; nur post la fino de la [[19-a jarcento]] oni kapablis konstrui mekanismon por fermi la postan parton de la paftubo kiu povis rezisti la fortojn kiuj ekestis dum la pafado.
 
Pro la varmego kaj forto de la pafo ekestas [[metallaceco]]. Tion oni jam frue rekonis. Per kanono nur certa kvanto da [[pafo]]j estas permesataj. Post tio la kanono estas ''najloŝtopita''. Oni batis tro grandan plumban kuglon en la paftubo, kaj en la meĉotruo oni batis ''najlon''. Tiuj najloŝtopitaj kanonoj oni vendis kiel ferrubaĵo, aŭ metis ie kiel ornamaĵo.
 
=== Tipoj ===
Oni faris dum la iro de la tempo multajn tipojn da kanonoj, tiel por la atako kiel por la defendo. La plej grandaj kanonoj troviĝas sur [[batalŝipo]]j, kie kalibro de preskaŭ duonmetro estis kutima.<BR>
La mekanikigita pafilaro kaj multaj tipoj de la [[tanko]] fakte estas moveblaj kanonoj.
 
Depende de la celo pro kio oni uzos la kanonon, la paftubo interne povas esti glata, aŭ "[[kanelita paftubo|kanelita]]". En la lasta kazo la paftubo estas provizita per ‘kaneloj’: iom helicformaj kaneloj, kiuj turnas la pafaĵon ĉirkau sia akso. Pro tio la pafaĵo ricevas [[giroskopo|giroskopan efekton]] pro kio la trajektorio de la pafaĵo estas pli bone antaŭdirebla.
 
Kiel pafaĵo povas i.a. esti uzata:
Linio 50:
La elekto de pafaĵo dependas de la celo kiu estas pripafita. Por senfunkciigi tankon oni uzas kirastraborajn pafaĵojn; por atakadi infanterian brigadon je mallonga distanco oni uzas mitralbombon aŭ ŝrapnelon (terura, sed efektiva rimedo kiu estis uzata dum la [[Batalo de Waterloo]]).
 
=== Parencoj de la kanono ===
Krom la kanono ankaŭ estas konataj:
 
* la [[haŭbizo]]
* la [[mortero]]
 
[[Kategorio:Artilerio]]
Linio 107:
[[tr:Savaş Topu]]
[[uk:Гармата]]
[[ur:توپ]]
[[vec:Canon]]
[[wa:Canon (del guere)]]