Arabesko (baleto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Apartigila paĝo|Arabesko}} right|thumb|Arabeska pozicio En klasika baleto, la termino '''arabesko''' aŭ ''arabesque'' indikas p...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
[[Dosiero:Arabesque bio.jpg|right|thumb|Arabeska pozicio]]
[[Dosiero:Xiomara reyes Giselle06.jpg|thumb|Arabesko ''penchée'']]
 
En [[klasika baleto|klasika]] [[baleto]], la termino '''arabesko''' aŭ ''arabesque'' indikas pozicion de korpo en kiu la dancisto staras sur unu [[kruro]] kaj la alia kruro estas etendita malantaŭ la korpo, kun ambaŭ [[genuo]]j streĉitaj rektaj. La arabeska pozicio povas esti plenumata kun la [[subtenanta kruro]] kaj piedo ''[[surfingre]]'', ''[[duon-surfingre]]'' aŭ sur plata piedo. La malantaŭa kruro povas tuŝi la planko en ''[[tendu]]''-pozicio dorse (arabesko ''[[par terre]]'') aŭ esti altigita je iu angulo. Komunaj anguloj estas 45° (ankaŭ nomata kiel ''à demi hauteur'') kaj 90° (''à la hauteur''). Se la angulo estas multe pli granda ol 90° kaj la korpo estas inklinita antaŭen kiel kontraŭpezilo al la malantaŭa kruro, la pozo estas nomata kiel arabesko ''penchée''. Estas ankaŭ diversaj brakaj kaj kruraj kombinaĵoj, kiel brako antaŭen sur la sama flanko kiel la malantaŭa kruro aŭ la alia brako antaŭen. Ĉi tiuj kombinaĵoj variiĝas laŭ la studa plano aŭ maniero uzata.