Koh-i-noor: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: sl:Koh-i-Noor
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Probable Koh-i-noor estas la plej malnova ankoraŭ ekzistanta diamanto, kiun iam ajn tuŝis homaj manoj. Ĝia spuro komencis antaŭ pli ol 5000 jaroj, kiam oni jam menciis ĝin en malnova [[Sanskrito|Sanskrit]]-eposo.
 
Poste oni parolis pri ĝi en la jaro [[1304]], kiam [[Sultano]] [[Ala-ad-Din]] ŝtelis ĝin de la [[raĝohindreĝo]] de [[Malwa]] ([[Hindio]]). Poste la [[gemo]] ornamis la '''okulon de la pavo''' de la tiama mondfama belega [[pavotrono]] en [[Delhi]]. Dum la konkero de Delhi en [[1739]] akiris ĝin [[Nadir]], [[ŝaho]] de [[Persio]]. La legendo rakontas ke [[haremo|haremvirino]] diris al la konkerinto, ke la diamanto estis kaŝita en la [[turbano]] de la [[mogulo]]. Post tio la ŝaho proponis dum festo interŝanĝi la turbanojn. Tiu gesto estis [[simbolo]] de ĉiama amikeco kaj frateco; malakcepto estintus afronto. Kiam la ŝaho malvolvigis la diamanton el la tuko, li ŝajne ĝoje kriis "koh-i-noor".
 
En la jaro [[1747]] la persa ŝaho estis murdita kaj "Koh-i-noor" iris al la trezorejo de [[Panĝabo]]. Kiam la lando estis aneksita en [[1849]] al la brita Hindio, la juvelo estis donita kiel kompenso por la Sikh-militoj al la [[Brita Kompanio de Orientaj Indioj]].