Ŝirin Ebadi: Malsamoj inter versioj

38 bitokojn forigis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Ŝirin Ebadi''' ([[Persa lingvo|Perse:]] شیرین عبادی) (ŝi naskiĝis la {{daton|21|junio|1947}}) estas [[Irano|irana]] [[advokato|advokatino]] kaj aktiva defendantino de [[homaj rajtoj]]. Ŝi ricevis la [[Premio Nobel de Paco|Nobelpremion pri paco]] en [[2003]] pro sia agado favore al [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj|homaj rajtoj]] kaj [[demokratio]]. Ŝi estis la unua [[Islamo|islama]] virino kaj unua [[Irano|iranano]] kiu ricevis tiun premion.
 
Dum la jaroj [[1975]]-[[1979|79]] ŝi servis kiel prezidanto de la urba tribunalo de [[Tehrano]], estante unu el la unuaj juĝistinoj en [[Irano]]. Ŝi devis forlasi sian postenon en [[1979]] pro la [[Islama Revolucio de Irano 1979|islamairana revolucio]], kiam malprogresemaj religiuloj ekregis la landon kaj forte limigis la rolojn de virinoj.
 
Ŝi nun instruas juron ĉe [[Tehrana universitato]] kaj ŝi defendadas la rajtojn de infanoj kaj de virinoj.
Kaj en siaj esploroj kaj kiel aktivulo, ŝi estas konata pro antaŭenigo de pacaj, [[demokratio|demokratiaj]] solvoj al gravaj problemoj en socio. Ŝi aktive partoprenas en publikaj debatoj kaj estas konata kaj admirata de la ĝenerala publiko en sia lando por la defendado antaŭ la tribunalo por viktimoj de atakoj de la konservativa frakcio kontraŭ [[libera parolado]] kaj [[politika libereco]].
 
Kiel advokato, ŝi envolviĝis pri kelkaj disputigaj politikaj kazoj. Ŝi estis la advokato de la familioj de la verkistoj kaj intelektuloj kiuj estis viktimoj de la seriaj murdoj en [[1999-2000]]. Ŝi estas konata pro defendo de unuarangaj opoziciuloj kiel ekzemple la familio de Dariush Farouhar kaj de lia edzino kiuj ambaŭ estis retrovitaj mortbatitaj. Ili staras inter la intelektuloj kiujn minacadas kaontraŭreformistaj ekstremuloj deciditaj tiel haltigi la politikon de [[Mohammad Ĥatami|Ĥatami]] kiu liberigis la parolrajton. Ŝi laboris aktive - kaj sukcese - por malkaŝi la ĉefulojn malantaŭ la atako kontraŭ la studentoj ĉe [[laTehrana Universitato de Tehranouniversitato]] en [[1999]] kie kelkaj studentoj mortiĝis.
 
Rezulte, Ebadi estis malliberigita en multaj okazoj. En [[2000]] Ebadi estis akuzita disdoni videokasedon de konfeso de ekstremulo kiu malkaŝis ke konservativaj gvidistoj instigis fizikajn atakojn kontraŭ reformistoj. Ŝi pro tio ricevis enkarceran punon kaj profesian malpermeson, kiuj atentigis la mondon pri [[homaj rajtoj]] en [[Irano]].