Lago Biŭa: Malsamoj inter versioj

7 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
e
roboto aldono de: ca:Llac Biwa forigo de: tr:Biwa Gölü; cosmetic changes
e (roboto aldono de: ca:Llac Biwa forigo de: tr:Biwa Gölü; cosmetic changes)
 
{{Lago
|Lago= Biwa <br />琵琶湖 (Biŭa-ko)
|Bildo_de_lago = Shiga satellite view.jpg
|Titolo_de_lago= Ekde la aerspaco
|Alto= 85,6 m
|Insuloj= 3
|Urboj= [[Hikone]]<br />Otsu<br />Sakamoto
}}
 
'''Biwa''' (琵琶湖 ''Biŭa-ko'': Lago Bivo), antaŭe konata kiel '''Ōmi''', estas la plej granda [[Nesala akvo|dolĉakva]] lago en [[Japanujo]], situanta en prefektujo [[Ŝiga (prefektujo)|Ŝiga]] (okcidento-centra [[Honŝu]]), nordoriente de la antaŭa ĉefurbo [[Kioto]]. Pro ĝia apudeco al la estinta ĉefurbo, referencoj pri Lago Bivo ofte aperas en la Japanlingva [[literaturo]], precipe en la [[poezio]] kaj en la [[historio|historiaj]] rakontoj pri [[batalo]]j.
 
== Areo kaj uzado ==
La surfaco de ĉi tiu lago estas ĉirkaŭ 670 km², kio estas pli granda ol la insulo [[Aŭaĝi]]. Malgrandaj riveroj dreniĝas ekde la ĉirkaŭantaj [[monto]]j en Lagon Bivon. La lago konstituas akvorezervujon por la urboj de [[Kioto]] kaj Ōtsu kaj estas multvalora [[resurso]] por apudaj [[Ŝtofo|ŝtofaj]] [[industrio]]j. Ĝi provizas per trinkebla akvo por ĉirkaŭ 15 milionoj da personoj en la regiono. La lago estas taŭga vivloko por nesalakvaj [[fiŝo]]j, inkluzive specioj el la [[Familio (biologio)|familio]] de la [[Salmonedoj]].
 
 
Lago Bivo gastigas popularajn [[plaĝo]]jn laŭlonge de la sudokcidenta lagobordo, precipe, ekzemple, Ŝiga Strando kaj Omi Maiko. La Mizunomori Akva [[Botanika ĝardeno]] ankaŭ estas interesa.
== Natura historio de la lago ==
Lago Bivo originis [[Tektono|tektone]] kaj estas unu el la dudek pli maljunaj lagoj de la tero, datiĝante de preskaŭ 4 milionoj da jaroj. Tiu longa kontinua aĝo estas permesinta la disvolviĝon de rimarkinde diversa [[ekosistemo]] en la lago. Biologoj estas priskribintaj 1100 specojn de vivuloj en la lago, inkluzive 58 [[Endemio|endemiajn]] speciojn, kio signifas ke tiuj ĉi ne estas troveblaj aliloke sur la tero. Lago Bivo estas ankaŭ grava loko por [[akvobirdoj]] . Proksimume 5 mil da akvobirdoj vizitas ĉiujare Lagon Bivon. Freŝdate la [[biodiverseco]] de la lago grave malbone estas influita, ŝuldite al la infestado de fremdaj fiŝoj el la familio de la [[Perkoformaj|sunperkedoj]] : iuj specioj el la genro ''Micropterus'' kaj la specio ''Lepomis macrochirus''.
 
 
[[bat-smg:Bėvas ežers]]
[[ca:Llac Biwa]]
[[cs:Biwa]]
[[de:Biwa-See]]
[[sw:Ziwa Biwa]]
[[th:ทะเลสาบบิวะ]]
[[tr:Biwa Gölü]]
[[uk:Озеро Біва]]
[[vi:Hồ Biwa]]
146 756

redaktoj