ETA: Malsamoj inter versioj

32 bitokojn forigis ,  antaŭ 12 jaroj
e
roboto forigo de: oc:Euskadi ta Askatasuna; cosmetic changes
e (roboto aldono de: nds:Euskadi Ta Askatasuna)
e (roboto forigo de: oc:Euskadi ta Askatasuna; cosmetic changes)
'''ETA''' ([[Eŭska lingvo|eŭske]] '''"Euskadi Ta Askatasuna"''' — ''Eŭskio kaj Libereco'') estas la [[eŭskoj|eŭska]] armeo, kiu agas [[terorismo|terorisme]], fondita de [[1959]] studenta grupo en [[Bilbao]] (''Bilbo'') ([[Universitato Deusto]]), celante, ke la eŭska regiono:
* estu memstara [[socialismo|socialisma]] respubliko;
* inkluzivu la sep tradiciajn regionojn de [[Eŭskio]] (la hispana ŝtato poste apartigis tri el tiuj sep regionoj kiel duon-memstaran regiono [[Eŭska Aŭtonoma Komunumo]]; alia estas [[Navaro]], ankaŭ en Hispanio; [[Norda Eŭskio|tri]] el la sep regionoj estas en Francio)
 
Tiucele, la organizo mortigis pli ol 800 homojn inter 1959 kaj [[2007]]. Ili ankaŭ per minacoj ĉerpis multan subten-monon el pluraj [[firmao]]j.
 
Milionoj da hispanianoj dum multaj jaroj jam manifestaciis kontraŭ ETA, inkluzive en la [[Eŭska Aŭtonoma Komunumo]] mem. Milionoj ankaŭ manifestaciis kontraŭ la [[Madridaj atakoj de 11-a de marto 2004]], pri kiuj multaj tiutempe kredis ETAn kulpa, grandparte pro manipulado de la informoj fare de la registaro de [[José María Aznar]].
 
En marto de [[2006]], ETA anoncis provizoran ĉeson de sia terorista agado. Ĉi tiu ĉeso estis fine rompita la [[30-an de decembro]] de tiu mem jaro, kiam okazis terorisma akto en la [[flughaveno]] de Barajas en [[Madrido]] kaj defenitive rompita la [[5-an de junio]] [[2007]].
* 08 / 03 / 07 : atenco kontraŭ la socialista politikisto Isaias Carrasco en eŭska urbeto [[Arrasate]] ĉe [[San Sebastián]], kiu estis mortpafita
 
Detalan dokumentadon pri ETA-atencoj vi povas legi ĉe http://www.el-mundo.es/eta/atentados.html (hispanlingve)
 
 
[[nn:ETA]]
[[no:ETA]]
[[oc:Euskadi ta Askatasuna]]
[[pl:ETA]]
[[pt:Euskadi Ta Askatasuna]]
149 482

redaktoj