Taŭro (konstelacio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: jv:Taurus
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: jv:Taurus; cosmetic changes
Linio 28:
'''Taŭro''' ([[latine]] ''Taurus'', [[virbovo]]) estas [[konstelacio]] de la [[Tero|tera]] [[ĉielo]] de la [[zodiako]].
 
== Steloj kaj ĉielaj objektoj ==
=== Steloj ===
[[Aldebarano]] estas la alfa stelo de la konstelacio, en la [[okulo]] de la Taŭro.
 
=== Malfermaj Stelamasoj ===
Malferma stelamaso<ref>La kosmo kaj ni, David Galadi-Enriquez kaj Amri Wendel</ref> estas grupo de steloj, kiuj estas en siaj unuaj vivofazoj. Post iom da tempo, tia grupo disiĝos.
 
Linio 38:
*La [[Hiadoj]] desegnas la literon V en la kapo de la Taŭro
 
=== Kraba Nebulozo ===
[[Dosiero:Crab Nebula.jpg|left|180px|thumb|Kraba Nebulozo]]
[[Nebulozo]]<ref>La kosmo kaj ni, David Galadi-Enriquez kaj Amri Wendel</ref> estas nubo el [[gaso]] kaj/aŭ mikroskopaj [[polvo|polvaj eroj]].
Linio 46:
Tiu nebulozo estas videbla per [[teleskopo]].
 
== Mitologio ==
[[Dosiero:Europa.jpg|left|180px|thumb|Eŭropo sur la dorso de la Taŭro]]
Laŭ la [[helena mitologio]] [[Agenoro]] havis tre belan filinon, kiu nomiĝis [[Eŭropo (mitologio)|Eŭropo]]. Dum ŝi ludis ĉe la marbordo kun amikinoj, granda [[taŭro]] venis al ŝi. Ĝia felo estis blanka, ĝiaj lunarkaj kornoj estis oraj. Sed precipe, ĝi havis tre mildan rigardon. Ŝi donis al ĝi florkolieron kaj grimpis sur ĝian dorson. Tuj li naĝis kun ŝi ĝis la insulo [[Kreto]]. Tiu taŭro estis fakte [[Zeŭso]]. Alveninte, li reprenis sian formon kaj amoris kun ŝi.
Linio 53:
 
 
== [[Okcidenta astrologio|Astrologio]] ==
[[Dosiero:Taurus.png|Zodiaka signo de Taŭro|thumb|left|60px]]
Laŭ la astrologiistoj naskituloj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la '''« Virbovuloj »'''
Linio 60:
 
*'''viroj''':
:: Korpo kaj sano <br />
Li estas ĝenerale larĝekonstruita, kun aĝo formiĝas ventro iom elstaranta; la vizaĝo havas rondajn liniojn, rondan nazon, plenkarnajn frandemajn lipojn, okulon borderitan de longaj okulharoj; ankaŭ la manoj estas dikaj kaj karnaj, la kolo larĝa. Li estas el tero kaj sensa, li bezonas tuŝi, palpi; la voĉo estas kolora, muzika. Sentiĝas en li spuron de maldelikateco.
 
Linio 68:
Tamen, se li eskapas el troa sangopremo, li povas iĝi vigla kaj solida maljunulo; la amo al vivo, kvieto, memcerteco ekvilibras lin, kaj al li taŭgas respekti la ritmojn de la naturo kaj vivi en la kamparo, kiu pli bone resanigas lin ol ĉiaj artaj [[kuracilo]]j.
 
:: Kiel li reagas ? <br />
Li ŝatas belon, amas plezurojn, kaj «fakule» aprezas ilin; li ĉerpas el simplaj aferoj profundajn ĝojojn, kaj li scias eventuale kontentiĝi pri esencaĵoj, lasante superfluon. Estado feliĉigas lin, kaj li ne starigas al si metafizikajn demandojn.
Ve al tiu, kiu malutilis al li aŭ al lia patro, aŭ avo: lia venĝemo neniam estingiĝos. Lia plej granda malvirto estas eble lia posedemo, li havas instinkton proprietulan: „lia“ edzino, „lia“ domo, „lia“ mono, „lia“ iniciato estas plej karaj.
Linio 75:
Mono estas grava, kaj la bezono pri sekureco.
 
:: Je kio li taŭgas ?<br />
Por negocoj plej ofte. Li havas virtojn kiel organizokapablo, praktika [[sagaco]], realosento, kaj ne lasas sin facile emocii pro la problemoj de aliuloj. Li defendas la proprajn interesojn kaj estas fojfoje riproĉita, ke en li malĉeestas malavaro.
Li ankaŭ estas lerta pri libertempaj manlaboroj, li interesiĝas pri [[arkitekturo]] aŭ urboscienco. Pro lia logo al la tero li taŭgas al terkultivado aŭ esploro pri sterkoj.
 
:: Kiel li amas ? <br />
La virbovulo, amante la vivon, amas ankaŭ amon, kaj amoron. Tiu ĝuema malestimas «fuŝulojn», kiuj ne diligente klopodas por doni al virino ĉiom da plezuro, kiun ŝi atendas. Li ludas ŝin kiel oni ludus violonĉelon; kun fervoro efikeco, dankemo.
 
Linio 89:
[[Dosiero:Taurus by Johannes Hevelius.JPG|Mapo de la konstelacio de [[Johannes Hevelius]]|thumb|250px]]
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
{{Commons|Taurus}}
{{Zodiako}}