Urano (dio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: eu:Urano (mitologia)
Negh (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
'''Urano''' – helene Οὐρανός, ''ĉielo'', latine Uranus – estas la plej antikva greka dio. Lia nomo estas ankaŭ nomo de la [[planedo]] [[Urano (planedo)|Urano]]. Urano estas la dio de la ĉielo, kaj lia edzino [[Gaja]] estas la diino de la tero. La antikvaj grekoj lin adoris, ĉar li donis varmon, lumon kaj pluvon al la [[tero]]. Urano estas la patro de la [[titano]]j, la [[ciklopo]]j kaj la ''Hekatoncheires'': monstroj kun 100 manoj kaj 50 kapoj.
 
La titano [[Krono (dio)|Krono]], lia plej juna filo, detronigis Uranon, mutilis lin, kaj detranĉis liajn testikojn. De la sango aperis la [[giganto]]j, la Melioj aŭ ''Meliai'', kaj la [[Erinioj]] ([[Alekta]], [[Tizifona]] kaj [[Megera]]). Oni ankaŭ ofte diras ke kiam la sango de Urano trafis la maron, [[Afrodito]] naskiĝis.