Petras Čeliauskas: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
 
==Esperantista agado==
Kun [[Esperanto]] P. Čeliauskas konatiĝis en [[1939]], legante porinfanan revueton ''Šaltinėlis'' (Fonteto), kiu publikigis E-lecionojn. Sed en [[1940]] [[Litovio]] estis okupita kaj aneksita de [[Sovetunio]]. La revueto estis fermita kaj [[Esperanto]] malpermesita. [[Esperanto]] ĉesiĉesis esti tabua vorto en [[Sovetio]] en [[1956]]. Duonmonata prestiĝa litova revuo ''Švyturys'' (Lumturo) en [[1957]] aperigis kurson de Esperanto. P. Čeliauskas memstare ellernis la interncian lingvon, komencis partopreni en E-agado.<br />Ekde la jaro [[1975]] P. Čeliauskas partoprenas en [[Baltiaj Esperanto-Tagoj]] (BET), kiuj por Sovetiaj esperantistoj, ne povantaj veturi eksterlanden, estis kvazaŭ mini-universalaj kongresoj. Li aktive partoprenis en 20 BEToj, legis tradukojn de litova poezio kaj prelegis pri litovaj lingvoj kaj historio, ankaŭ pri esperantologiaj temoj. Post falo de la fera kurteno li partoprenis en 8 [[Universalaj Kongresoj]] ([[Bergen]], [[Tampere]], [[Praha]], [[Montpellier]], [[Berlin]], [[Zagreb]], [[Göteborg]], [[Pekino]]).
== Tradukado kaj verkado==
En [[1986]] estis eldonita poemaro ''Homo'' – esperanta traduko de poemaro ''Žmogus'' de renoma litova poeto [[Eduardas Mieželaitis]]. La poeto por la poemaro ricevis prestiĝan en Sovetio Lenin-premion. [[William Auld]] tiel reeĥis pri la libro: ''Eduardas Mieželaitis estas granda poeto de Litovio, kaj li kaj ni estas bonŝancaj, ke lin interpretas por ni virtuozo de la tradukarto Petras Čeliauskas. La poemoj en HOMO fluas kaj trafas kvazaŭ originale en Esperanto verkitaj''. <ref>Esperanto, 1987, n-ro 11</ref> <br />Aliaj tradukoj: ''Arbaro de Anykščiai'' (de [[Antanas Baranauskas]]), ''Legendo pri Vilna Kastelo'' (de [[Vladas Mozuriūnas]]), ''Piceo, la reĝino de kolubroj'' (de [[Salomėja Nėris]]), ''[[Jūratė kaj Kastytis]]'' (de [[Maironis]]) ka. P. Čeliauskas esperantigis ĉirkaŭ 60 versaĵojn de 24 litovaj poetoj, fragmentojn el poemoj ''Konrad Walenrod'' (de [[Adam Mickiewicz]]), ''Kavaliro en tigra felo'' (de [[Ŝota Rustaveli]]), ankaŭ versojn de 12 belorusaj poetoj. <br />Tradukoj de multaj kantoj estis kantataj dum E-renkontiĝoj, BEToj k.s.