Lester R. Brown: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 22:
Ĵus akirinte diplomon pri [[agronomio]] en [[Universitato Rutgers]] en 1955, li pasigis ses monatojn vivante en kampara [[Barato]], kie li intime konatiĝis kun la nutraĵa-loĝantara problemo. "Lia sperto en barataj vilaĝoj ŝanĝis lian vivon" skribis la biografiiston David De Leon. "Kvankam li revenis al tomat-kultivado kiam li revenis Usonon, ĉi tiu laboro ne plu aspekti tiel alloge."<ref name=DeLeon/> En 1959, Brown dungiĝis ĉe la Eksterlanda Agrikultura Servo de la [[Usona Departemento pri Agrikulturo (USDA)]], kiel internacia agrikutur-analizisto. <ref name=EPI>[http://www.earth-policy.org/About/Lester_bio.htm Earth Policy Institute]</ref> Brown tiam akiris [[Magistro|magistrecon]] pri agrikultura ekonomiko en [[Universitato de Maryland|universitato de Marilando]].
Dum lia kvar-jara tempo en USDA, Brown plenumis studon pri tutmondaj resursoj. Ministro pri agrikulturo, [[Orville Freeman]] proponis al li laboron pri diversaj politik-konsiloj, dirante: "nun, kiam vi skizis la problemaron, vi devas ion fari pri ili." <ref name=DeLeon/> Li baldaŭ estis konsiderata kiel la konstanta fakulo pri tutmondaj problemoj. Estiel, li konsiladis la ministron pri Agrikulturo pri la eksterlandaj agrikulturaj politikoj. Li laboris ankaŭ por la Internacia Agrikultur-Disvolva Servo fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj, samtempe akirante magistrecon pri Publika Administrado el la Harvarda Administrada Lernejo Kennedy. Lia ĉefa laboro celis "kreskigi nutraĵ-produktadon en subdisvolviĝintaj landoj."<ref name=DeLeon/>
Komence de 1969, li forlasis la registaran administracion por kunfondi la Eksteran Disvolv-Konsilion ('''Overseas Development Council '''). Li iĝis ankaŭ entuziasma fidanto je la [[Verda Revolucio]], esperante uzi pli bonajn semojn kaj kultiv-metodojn por kontribui al solvado de la tutmondaj malriĉec- kaj malsateg-problemoj. Liaopinie, "ĉi tiu teknikaro estas la plej turnopunkta evento el la historio de la elpenso de la vapor-maŝino."<ref name=DeLeon/> Dum postaj jaroj, tamen, li ekkonsciis ke rapida loĝantar-kresko en la nedisvolviĝinta mondo estis superanta la atingojn en nutraĵ-produktada pliigo.
 
==Kariero de naturmedia aktivulo==
En 1974, kun subteno de la Fondaĵo Rockefeller Brothers Fund per $500.000-stipendio, Brown fondis la [[Mond-Garda Instituto|Mond-Gardan Instituton]], la unuan esplor-instituton dedeĉitan al analizado de tutmondaj naturmediaj problemoj. Li tiam lanĉis la inform-servon '''Worldwatch Papers''' kaj la raportojn '''Stato de la Mondo'''<ref [[(''State of the World]]>'') kaj aliajn informajn eldonaĵojn. Laŭ De Deon, "li kunigis skipon da junaj idealistoj ĵus elirantaj el la universitato. Ili estis petitaj esti "profesiaj ĝeneralistoj", anstataŭ mallarĝ-spektraj fakuloj kun altnivelaj diplomoj."<ref name=DeLeon/>
La instituto fine rimarkiĝis kiel sendependa kaj respektinda [[Pensfabriko|pensfabriko]] koncentriĝanta pri naturmediaj problemoj kaj ankaŭ stokejo de granda amaso da prinaturmediaj informoj. Ĝia celo estas klerigi la publikon kaj registarojn pri naturmediaj problemoj kaj rekomendi agojn. La instituto rifuzis iĝi premgrupo, kiel diris Brown: "la mondo plenas je fakuloj kiuj profunde fosas ternestojn kaj eligas orŝtonetojn kaj vidigas ilin, sed neniu staras supre por kunigi ilin. Ĉi tio estas nia laboro."<ref name=DeLeon/>
===Ĉefaj temoj===