John Dillinger: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 12:
'''John (Herbert) DILLINGER''' (n. [[28-an de junio]] [[1903]], [[Indianapolis]], [[Indianao]], [[Usono]] – mortis la [[22-an de julio]] [[1934]]. [[Ĉikago]]) estis la plej fama [[bankorabisto]] en [[Usono]]. Lia kariero daŭris de junio 1933 ĝis julio 1934, kiam la gazetoj famigis lin pro sensaciaj eskapoj kaj raboj.
 
Li ekservis en 1923 en la mararmeo sur militŝipo Utah, sed li fuĝis post kelkaj monatoj. Oni kaptis lin pro nesukcesa prirabo de la spicvendisto en Mooresville (septembro 1924) kaj li plenumis la sekvajn jarojn (1924–33) en prizonoj de federacia ŝtato IndianaIndianao.
 
Li lernis en la prizono la profesian metodon de la banka prirabo kaj kiam li liberiĝis la 22-an de majo 1933, li prirabis kvin bankojn dum kvar monatoj en federaciaj ŝtatoj de IndianaIndianao kaj Ohio. Li havis krimhelpantojn inter 1-4.
 
Li fifamiĝis komence kiel aŭdaca, abrupte malaperanta, dece sinvestita armila rabisto. La polico kaptis lin en septembro kaj li venis al prizono de Ohio. El tiu prizono liberigis lin kvin antaŭaj prizonuloj, kies eskapon financis Dillinger el la ŝtata prizono de IndianaIndianao. Dillinger kaj lia bando poste prirabis bankojn en Indiana kaj Wisconsin, poste fuĝis al Florido, Arizono (Tucson), kie la loka polico trovis kaj arestis lin.
 
Dillinger estis transdonita al IndianaIndianao, kie oni fermis lin en prizonon de Crown Point. El tiu prizono efektivigis li la plej faman eskapon, la 3-an de marto 1934. Li [[lignoprilaboro|skulptis]] per [[razilklingo]] pistolon el lignospeco, nigropentris ĝin per nigra ŝupasto kaj minacis per ĝi dekon da prizongardistoj. Li kantis dumtempe ''Okazas la lasta perzekuto.''
 
Post tiu fuĝo, li prirabis denove bankojn en [[Minesoto]] kaj [[Viskonsino]] (kun novaj krimhelpantoj, dufoje li apenaŭ povis fuĝi. Li finfine kaptiĝis per komploto de FBI, polico de Indiana kaj lia amikino Anna Sage, madamo de putinejo. La amikino (en la eventoj menciita kiel la ''ruĝvesta virino'') forlogis Dillinger al kinejo Biograph en Ĉikago, kie la policanoj tuj pripafis lin.