Spreitenbach: Malsamoj inter versioj

1 080 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Spreitenbach datas el la jaro [[1124]] kiel ''Spreitenbachin''.
 
En [[mezepoko]] la bienposedantoj en Spreitenbach estis diversaj monaĥejoj kaj la ''Kavaliroj de Schönenwerd''. Ĉi-lastaj devis vendi siajn bienojn en la dua duono de la 13-a jarcento al la [[Monaĥejo Vetingo]], kiu tiel fariĝis la ĉefa bienposedanto en la vilaĝo. La regado apartenis al la [[Habsburgoj]]. En la jaro [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion kaj Spreitenbach fariĝis nun parto de la voktejo Dietikon en la Grafejo Baden. Ek de la [[Helveta Revolucio]] en la jaro [[1798]] ĝis la malfondo de la [[Helveta Respubliko]] Spreitenbach apartenis al la [[Kantono Baden]], kaj ek de [[1803]] ĝi estas komunumo en [[distrikto Baden]] de [[Kantono Argovio]].
 
Kiam en la jaro [[1847]] la unua sivsa fervojlinio estis konstruita, la civitanoj de Spreitenbach luktis, ke la linio pasu preter la vilaĝo Spreitenbach. Tial la stacidomo de Spreitenbach ankoraŭ hodiaŭ situas en la malgranda najbarvilaĝo Killwangen. En la jaro [[1970]] en Spreitenbach estis malfermita la unua grandvendejcentro kaj en la jaro [[1974]] sekvis dua ankoraŭ pli granda.
 
==Eksteraj Ligiloj==