Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Aŭstrio pro sia multlingveco estis taŭga grundo por internacia helpa lingvo. Fakte kelkaj provoj por tia idiomo okazis en la [[19-a jarcento]]. Ankaŭ [[Volapük]] tie ĉi bone prosperis, sed ĝia malsukceso malbone influis la unuajn paŝojn de Esperanto. La unua lingvisto en la tempo de [[Johann Martin Schleyer]], kiu favore prijuĝis la problemon de internacia lingvo, estis prof. [[Hugo Schuchardt]] en [[Graz]].
 
Estis negermanoj, kiuj unuaj propagandis Esperanton, precipe ĉeĥoj. La unua grupo fondiĝis en [[Brno|Brünn-Brno]]. La unua Esperanto-gazeto, la "Esperanta Revuo" estis eldonata de la ĉeĥa instruisto [[Theodor Čejka]]. Li, kiel granda parto de la loĝantaro de la provinco [[Moravio]], ankaŭ bone komprenis la [[Germana lingvo|germanan lingvon]] kaj tiel aldone aperigis ankaŭ germanajn numerojn de sia gazeto (1902-1904). Sed detala lernolibro por germanoj tiam ankoraŭ ne ekzistis. En 1903-1906 aperis lernolibroj, verkitaj de [[Jean Borel|Jean Borel]] el franc-lingva [[Svislando]], de [[Johan Schröder|Johan Schröder]] el [[Hungario]] (lernolibro en 1906, vortareto en 1912), kaj de [[Alfred Hermann Fried|Alfred Fried]], la fama pacifisto el [[Berlino]].
Schröder, redaktoro de ĉiutaga gazeto, estis la iniciatinto de Esperanto-propagando en [[Vieno]]. Lia ĉefa helpanto estis [[Fred Ahlgrimm|Fred Ahlgrimm]]. Ili kun malmultaj amikoj ĉiusemajne kunvenis en restoracio en Schauflergasse por ekzercadi la lingvon. Ilin kelkafoje vizitis [[Otto Simon|Otto Simon]], juna gimnazia profesoro, tiam en [[Uherské Hradiště|Ungarisch Hradisch]]. Simon, kiu ne komprenis la boheman lingvon, dum paska festo 1904 vizitis Čejka en [[Bystřice pod Hostýnem|Bistritz]] kaj okazis plurhora interbabilado en Esperanto inter germano kaj ĉeĥo, cetere tre paca en tempo de akra konflikto inter tiuj ĉi ambaŭ nacioj.