Karl Schulze: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ lit. |
+ info |

Linio 2:
==Vivo==
Schulze naskiĝis kiel tria filo de bakisto. Jam kiel lernejano li forte interesiĝis pri fremdaj lingvoj, kaj eĉ konatiĝis kun la lingvo Esperanto. Tamen, pro sia malbonaŭdo, li ne kuraĝis plistudadi fremdlingvojn post la abiturienta ekzameno en [[1930]]. Anstataŭe li elektis juron kaj entrepren-ekonomikon kaj finis siajn studojn kun jura doktoriga disertacio en la universitato de [[
En la postaj jaroj li laboris en la saksia urbo [[Chemnitz]] [kemnic] kiel oficisto en disktrikta konsilantaro. En [[1939]] li edzinigis sian kuzinon [[Käthe Knoll]], kun kiu li poste havis du filinojn. ==Esperanto-tradukado==
En [[1965]], post la oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en [[Germana Demokratia Respubliko]] (GDR), komenciĝis lia tre intensa okupiĝo pri tiu ĉi lingvo. Li vizitis kurson, partoprenis en aranĝoj, prelegis, skribis artikolojn kaj recenzojn, kiuj aperis
Sed ĉefe li multe tradukis. Laŭ la eldiroj de lia familio, li uzis sian libertempon ekskluzive por Esperanto. La traduka laboro okupis la plej grandan tempon dum la lastaj dek ok jaroj de lia vivo; unue tio estis mallongaj tekstoj, rakontoj de GDR-verkistoj, sed ankaŭ verkoj de [[Thomas Mann]] kaj [[Bertolt Brecht]]; sekvis kvar romanoj (de [[Bruno Apitz]], [[Bertolt Brecht]], [[Arnold Zweig]] kaj [[Thomas Mann]] – vidu la liston malsupre), kaj, kiel lasta laboro, ambaŭ partoj de [[Faŭsto]] de Johann Wolfgang von [[Goethe]].
La 2-an de julio 1983, li mortis neatendite, en Ützdorf ĉe [[Berlino]] (de 2004 parto de la komunumo [[Wandlitz]]).▼
▲La 2-an de julio 1983, li mortis neatendite, en Ützdorf
==Listo de la tradukoj ==
Linio 13 ⟶ 17:
===Eldonitaj===
# '''1974''': [[Bruno Apitz]]: [[Nuda inter Lupoj]]. Romano. 480 paĝoj (Edition Leipzig, 1974)

# '''1977''': [[Bertolt Brecht]]: [[Trigroŝa romano]]. Romano. 374 paĝoj (Edition Leipzig, 1977)

# '''1999/2004''': [[Johann Wolfgang von Goethe]]: [[Faŭsto]]. Partoj unu kaj du. Dramo.
# '''2004''': [[Thomas Mann]]: [[Lotte en Weimar]]. Romano.
===Ne jam eldonitaj (i.a.)===
# [[Bertolt Brecht]]: Kalendaraj rakontoj.

# [[Thomas Mann]]: Mario kaj la Sorĉisto. Novelo. 47 paĝoj

# [[Arnold Zweig]]: La Lukto pro la Serĝento Griŝa. Romano. 491 paĝoj.

Krome pli ol
==Literaturo==
* '''1983''': Nekrologo de "CE [t.e. Centra Estraro] de [[GDREA]]" en "[[der esperantist]]" 3/1983 (119), p. 62.
==Eksteraj ligiloj==
*[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=karl+schulzefind_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri Karl Schulze en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Karl Schulze en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
* [http://www.librejo.com/karl-schulze.html Retejo de la eldonejo Mondial pri Schulze]
==Notoj==
<references/>
{{DEFAULTSORT:Schulze, Karl}}