Trolebuso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Bus listrik
e la --> da
Linio 5:
Male al [[tramo]], al kiu sufiĉas unu drato kaj la metalaj reloj por provizi energion, trolebuso bezonas du dratojn. Ĉar tiuj devas ne havi kontakton inter si, la busa troleo-duo devas esti mallarĝa; ĝi kutime konsistas el [[pulio]]j, kiuj glitas laŭlonge de la dratoj.
 
Avantaĝoj de trolebusoj estas, kiel ĉe elektraj tramoj, la manko de rubgasoj kaj motora bruo kaj la akcela forto ĉe malaltaj rapidoj (elektra motoro ne bezonas transmisiilon). Esploroj trovis, ke eĉ la rubgasa bilanco (kiu enkalkulas la rubgasojn de elektro[[centralo]]j) estas favora. Kompare al tramo trolebuso postulas malpli lada substruktura investo, ĉar oni ŝparas la trakojn.
 
La unua trolebuso veturis en [[1882]] en [[Berlino]]. Nun la lando kun plej multe da trolebusoj estas [[Rusio]], kie 89 urboj havas trolebusojn; [[Moskvo]] havas 2.000. [[Ŝanhajo]] havas la plej malnovan konstante ekzistintan reton (de [[1914]]). La plej longa trolebusa itinero ligas flughavenon en [[Simferopolo]] kun ĉemara ripozurbo [[Jalto]] en [[Krimeo]], ĝia longeco estas 86 kilometroj.