Plentona gamo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
== Klasika muziko ==
 
La melodian uzon de la plentona gamo oni povas plej frue trovi ĉe [[Mozarto]], en sia ''[[Muzika Ŝerco]]'' por kordaj kaj blovaj instrumentoj. En la 19-a jarcento rusaj komponistoj plu esploris la melodiajn kaj harmoniajn eblecojn de la gamo, ofte por bildigi minacan senton; kontrolu la finaĵojn de la [[uverturo]]j al la opero ''[[Ruslano kaj Ljudmilo]]'', de [[Miĥail Glinka|Glinka]], kaj al ''[[Princo Igorj]]'' de [[Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin|Borodin]], la temon de la Komandanto en ''[[La Ŝtona Gasto]]'', de [[Aleksandr Sergejeviĉ Dargomiĵskij|Dargomiĵskij]], kaj la enkondukan temon de ''[[Ŝeĥerezado]]'', de [[Nikolaj Rimskij-Korsakov|Rimskij-Korsakov]]. (por kelkaj etaj porpianaj verketoj komplete skribitaj surbaze de la plentona gamo, vidu numerojn 1, 6 kaj 7 el ''Празднество (Une fête)'', Op. 38, de [[Vladimir Rebikov]], 1907.)