Plentona gamo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
La melodian uzon de la plentona gamo oni povas plej frue trovi ĉe [[Mozarto]], en sia ''[[Muzika Ŝerco]]'' por kordaj kaj blovaj instrumentoj. En la 19-a jarcento rusaj komponistoj plu esploris la melodiajn kaj harmoniajn eblecojn de la gamo, ofte por bildigi minacan senton; kontrolu la finaĵojn de la [[uverturo]]j al la opero ''[[Ruslano kaj Ljudmilo]]'', de [[Miĥail Glinka|Glinka]], kaj al ''[[Princo Igorj]]'' de [[Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin|Borodin]], la temon de la Komandanto en ''[[La Ŝtona Gasto]]'', de [[Aleksandr Sergejeviĉ Dargomiĵskij|Dargomiĵskij]], kaj la enkondukan temon de ''[[Ŝeĥerezado]]'', de [[Nikolaj Rimskij-Korsakov|Rimskij-Korsakov]]. (por kelkaj etaj porpianaj verketoj komplete skribitaj surbaze de la plentona gamo, vidu numerojn 1, 6 kaj 7 el [http://imslp.org/wiki/Une_f%C3%AAte%2C_Op.38_(Rebikov%2C_Vladimir_Ivanovich) ''Празднество (Une fête)'', Op. 38], Op. 38, de [[Vladimir Rebikov]], 1907.)
 
H.C. Colles nomas kiel la "infaneco de la plentona gamo" la muzikon de [[Louis Hector Berlioz|Berlioz]], [[Franz Schubert|Schubert]] kaj la rusoj [[Miĥail Glinka|Glinka]] kaj [[Aleksandr Sergejeviĉ Dargomiĵskij|Dargomiĵskij]]. Kune kun aliaj impresionistoj, [[Claude Debussy]], kiu estis influita de rusaj komponistoj, vaste uzis plentonajn gamojn (kontrolu ekzemple la [[preludo]]n ''Voiles''). La gamon ankaŭ uzis [[Alban Berg]] en sia ''[[Violona Konĉerto]]'' (la kvar lastaj notoj el la de li uzita [[dekdutona serio]] estas B, C#, Eb kaj F kiuj, aldone al la unua noto, G, preskaŭ konsistigas tutan plentonan gamon) kaj [[Béla Bartók]] en sia ''[[Kvina Arĉinstrumenta Konĉerto]]''. [[Ferruccio Busoni]] uzis la plentonan gamon en la parto por la desktra mano de la "Preludietto, Fughetta ed Esercizio" el sia ''[[An die Jugend]]'', kaj [[Franz Liszt]] ĝin aplikis en partoj de sia ''[[Danta Simfonio]]''.
La plentona gamo estis ofte uzata de la franca [[komponisto]] [[Claude Debussy]] kaj aliaj [[Impresionismo|impresionisma]]j komponistoj, ĉar pro sia [[senbaztoneco]] ĝi havas iel ŝveban karakteron (aŭdu de Cl. Debussy la [[preludo]]n "Voiles" [veloj])
 
== Ĵaza harmonio ==