Plentona gamo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
== Ĵaza harmonio ==
 
La gamo estas ankaŭ vaste uzata en moderna [[ĵazo]]. La komponaĵo ''Juju'', de [[Wayne Shorter]], utiligas ĝin grandskale kaj ''One Down, One Up'', de [[John Coltrane]], baziĝas en du aŭgmentitaj akordoj aranĝitaj laŭ la sama simpla strukturo kiel en lia pli frua komponaĵo ''Impressions''. Tamen, ĉi tiuj estas nur du evidentaj ekzemploj pri la uzo de ĉi tiu gamo en ĵazo. Diversaj ĵazaj pecoj, inkludante multajn normkantojn, uzas aŭgmentitajn akordojn kaj ties korespondajn gamojn, kutime kun la celo krei streĉecon en [[returniĝo]]j aŭ kiel anstataŭigilojn de dominanta akordo. [[Art Tatum]] kaj [[Thelonious Monk]] estas du pianistoj kiuj abunde kaj kreive uzis la plentonan gamon.
 
== Eksterokcidenta muziko ==
 
La [[rago]] ''[[Sahera]]'' en la [[klasika muziko de Hindustano]] uzas la samajn intervalojn kiel la plentona gamo. [[Ustad]] [[Mehdi Hassan]] ludis ĉi ragon.
 
== Fontoj ==
 
Ĉi tiu teksto estas traduko kaj adapto de la samtema artikolo el la angla vikipedio. Kontrolu tiun artikolon por serĉi fontojn.
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* (angle) [http://www.learn-piano.org/whole-tone-scale.html The whole tone scale for piano (La plentona gamo en la piano)]
 
[[Kategorio:gamoj]]