Kvadrigo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Kvadrigo sur la [[Brandenburga Pordego.]] '''Kvadrigo''' estas laŭ antikva modelo durada batal-ĉaro tirata de kvar tirbestoj, p...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:06, 30 aŭg. 2009

Kvadrigo estas laŭ antikva modelo durada batal-ĉaro tirata de kvar tirbestoj, plej ofte ĉevaloj, kiuj kuras unu apud la alia.

Kvadrigo sur la Brandenburga Pordego.

Kvadrigo jam estas trovebla en la babela mito kiel milit-ĉaro de Marduk (ĉ. 600 a.K.). Precipe en antikva Romo kvadrigoj estis uzataj dum perĉaraj konkursoj kaj triumfaj procezioj kaj ofte bildigitaj sur moneroj, statuoj k.s.

Ĝenerale konata estas la statua grupo de la kvadrigo sur la Brandenburga Pordego en Berlino de Johann Gottfried Schadow. Ankaŭ la operejo de Semper en Dresdeno estas ornamita per kvadrigo farita de Johannes Schilling, kiu tamen estas tirata de panteroj.

La kvadrigo sur la kastelo de Brunsviko, kreita de Georg Howaldt, estis starigita en 1863, sed jam detruita en 1865 per incendio kaj denove post la dua mondmilito. De pos la 23-a de oktobro 2008 la kvadrigo denove staras sur la centra parto de la kastelo. Kiel la antaŭaj la kvadrigo de Brunsviko denove la plej granda en Germanio kaj Eŭropo.

Aliaj konataj kvadrigoj staras sur la Wellington Arch en Londono, la Arc de Triomphe du Carrousel en Parizo, la Soldiers' and Sailors' Memorial Arch sur la Grand Army Plaza en Novjorko kaj la Munkena Venka Pordego (tirataj de leonoj).

Literaturo

  • Ulrike Krenzlin, Johann Gottfried Schadow: Die Quadriga: Vom preußischen Symbol zum Denkmal der Nation, Frankfurt am Main 1991.

Eksteraj ligiloj