Parlamenta baloto en Litovio 2008: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La [[12-an de oktobro]] [[2008]] en [[Litovio]] okazis balotoj por la nacia parlamento [[Seimas]]. 1603 kandidatoj el 22 politikaj partioj en 16 koalicioj konkuris pri la 141 parlamentaj seĝoj. 70 el tiuj seĝoj proporcie laŭ la balotaj rezultoj doniĝas al tiuj politikaj partioj, kiuj ricevas pli ol 5 procentoj de la entute donitaj voĉoj (7 procentoj por koalicioj). La restaj 71 seĝoj rekte doniĝas al unuopaj kandidatoj<ref>[http://www.vrk.lt/rinkimai/400_lt/KandidatuSarasai/index.html paĝoj de la supera balotokomisiono de la Litova Respubliko (litovlingve)]</ref>. Nur en 3 balotaj distrikoj kandidatoj en la unua balota parto atingis la necesajn 50 procentojn de distriktaj voĉoj. En la aliaj balotaj distriktoj decida dua baloto inter la du plej sukcesaj kandidatoj okazas la [[26-an de oktobro]] 2008.
 
[[Dosiero:Elektrownia Ignalina.jpg|140px|thumb|right|<center>enirejo de la nuklea centralo Ignalina]]
Samtempe okazis [[referendumo]], kiu celis decidi pri ebla plilongigo de la funkciopermeso por la [[nuklea centralo Ignalina]]. Laŭvorte la decidenda teksto estis: ''"Pritariu, kad Ignalinos atominės elektrinės darbas būtų pratęstas iki techniškai saugių terminų, bet ne ilgiau, negu kol bus pastatyta nauja atominė elektrinė"''<ref>[http://www3.lrs.lt/pls/inter3/dokpaieska.showdoc_e?p_id=324562 retejo de la nacia parlamento Seimas: teksto de la referendumo (litovlingve)]</ref> ("Mi voĉdonas por tio, ke la la laboro de la atoma elektrejo Ignalina estu daŭrigata ĝis la fino de la teknike sekura tempo, sed ne pli longe, ol kiam estus starigita nova atoma elektrejo."). Laŭ la traktato pri aliĝo de Litovio al la [[Eŭropa Unio]] la nuklea centralo devas fini sian funkcion ĝis la jaro 2009. La referendumon nur partoprenis 48,8 procentoj de la balotorajtaj civitanoj, kaj sekve ĝi estas nevalida. La nuklea centralo do daŭre devos esti malŝaltata dum la jaro 2009.