Johann Caspar Kerll: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Johann Kaspar Kerll
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: he:יוהאן קספר קרל; cosmetic changes
Linio 1:
[[Dosiero:Johann_Kaspar_Kerll_portrait.jpg|right|thumb|200px|Portreto de Johann Caspar Kerll, farita 1685-1688 dum lia restado en Muniko.]]
 
'''Johann Caspar Kerll''' (* [[9-a de aprilo]], [[1627]] – † [[13-a de februaro]] [[1693]]) estis [[Germanio|Germana]] [[baroka muziko|baroka ]] [[komponisto]] kaj [[orgenisto]]. Kvankam li estis unu el la plej famaj komponistoj siatempaj kaj kiel genia komponisto kaj kiel elstara instruisto, niatempe Kerll estas preskaŭ forgesita kaj lia muziko estas malofte ludata aŭ registrita.
 
== Vivo ==
Kerll estis la filo de Caspar Kerll kaj Catharina Hendel (ili geedziĝis en [[1626]]). Li naskiĝis ĉ. [[1627]] en [[Adorf]], kie lia patro deĵoris kiel orgenisto ĉe la preĝejo Michaeliskirche (nomumita post kiam li konstruis la preĝejan orgenon kune kun Jacob Schädlich<ref>Léon Berben, liner notes to CD "Johann Caspar Kerll, Giovanni Valentini - Organ works by pupil and teacher (Kerll - "Scaramuza")", AEOLUS AE-10441</ref>). Caspar Kerll supozeble edukis sian filon muzike kaj evidente Johann Kaspar montris eksterkutimajn muzikajn kapablojn; ĉ. [[1641]] li jam komponis kaj iom poste dum la fruaj 1640-aj jaroj li iris al Vieno por studi ĉe [[Giovanni Valentini]], kortegokapelestro kaj komponisto. La profesia kariero de Kerll komencis en Vieno, kie li deĵoris kiel orgenisto kaj daŭris ĝis proksimume [[1647]]/48, kiam la arkiduko Leopold Wilhelm de Aŭstrio (tiam la gubernatoro de la [[Hispanaj Nederlandoj]]) dungis lin kiel ĉambrorgenisto por la nova rezidopalaco en [[Bruselo]].
 
Linio 14:
En [[1674]] Kerll translokixis al [[Vieno]]. La imperiestro koncedis al li pension en [[1675]] kaj dungis lin en [[1677]] kiel unu el siaj kortegorgenistoj. Kvankam oni supozis, ke Kerll laborus ĉe la katedralo [[Stephansdom]], tio ne estas pruvigebla. Se li tamen faris tion, tiam [[Johann Pachelbel]] estus laborinta kiel ties vicorgenisto. La pesto de [[1679]], kiun Kerll rememoris en sia verko ''Modulatio organica'', kolekto de liturgiaj orgenverkoj, rezultigis la morton de Anna Catharina. Li edziĝis kun Kunigunde Hilaris en la jaro [[1682]]/83 kaj dum la sekvaj dek jaroj li restis en Vieno, transvivanta la [[Otomana Regno|Turkan]] invadon de [[1683]], kiun li ankaŭ rememoris muzike en la meso ''Missa in fletu solatium''. Li vizitis munkenon kelkfoje inter [[1684]] kaj [[1692]], publikante tie sian ''Modulatio organica'' ([[1686]]) kaj ''Missae sex'' ([[1689]], dediĉita al la imperiestro). Je la fino de [[1692]] Kerll rezignis sian Vienan pozicion kaj revenis al munkeno, kie li tuj poste mortis.
 
== Influo ==
Kvankam Kerll estis renoma instruisto dum sia vivotempo, liaj lernantaro ne inkludas gravajn komponistojn, kvankam eble [[Johann Joseph Fŭ]] studis ĉe li dumtempe. Verŝajne [[Agostino Steffani]] eble estas lia plej konata lernanto. La influo de Kerll sur postaj komponistoj tamen estas nekontestebla. [[Johann Pachelbel]] studis la stilon de Kerll, kio estas precipe evidenta en liaj orgenĉakonoj, kiuj estas memorigaj al la ostinato-verkoj de Kerll; ankaŭ li eble studis kune kun Kerll, kvankam tio ne estas pruvigebla. La du plej gravaj Germanaj komponistoj el la malfrua barokepoko, [[Johann Sebastian Bach]] kaj [[Georg Friedrich Händel]], ambaŭ studis la verkojn de Kerll: Bach aranĝis la Sanctus-partojn de la ''Missa superba'' de Kerll en lia ''Sanctus en D maĵoro'' ([[BWV]] 241), kaj Händel ofte pruntis temojn kaj kelkfoje kompletajn partojn el la kanzonoj de Kerll (la temon el kanzono N-ro 6 li prenis por ''Let all the Angels of God'' el ''Messiah'', ''Egypt was Glad'' el ''Israel in Egypt'' fakte similas al kanzono n-ro. 4, ktp.<ref>David R. Fuller, review of "Johann Caspar Kerll, The Collected Works for Keyboard. Edited by C. David Harris. ("The Art of the Keyboard," 2. New York: The Broude Trust, 1995.)" and "Johann Caspar Kerll, Four Suites. Edited by C. David Harris. ("The Art of the Keyboard," 2A. New York: The Broude Trust, 1991.))". Journal of Seventeenth-Century Music, Volume 3, No. 1 (1997) [http://sscm-jscm.press.uiuc.edu/jscm/v3/no1/Fuller.html http://sscm-jscm.press.uiuc.edu/jscm/v3/no1/Fuller.html], par. 6.1.</ref>).
 
== Verkoj ==
Kerll estis alte respektata de siaj samtempuloj: multaj el liaj verkoj estis publikita dum lia vivotempo many of his works were published during his lifetime. Precipe gravaj estas la multaj presitaj koncertmesoj, kolekto de [[moteto]]j kaj sakralaj koncertoj titolitaj ''Delectus sacrarum cantionum'' (Munkeno [[1669]]) kaj ''Modulatio organica super Magnificat octo ecclesiaticis tonis respondens'' (Munkeno [[1686]]), kiuj enhavas liturgian orgenmuzikon. Kerll ne estis speciale prospera komponisto, tial la transvivintaj verkoj relative malmultas. Multe el lia muziko malaperis, inkluzive 11 [[opero]]j (por kiuj le estis plej fama dumvive s), 25 ofertorioj, kvar mesoj, litanioj, ĉambrosonatoj kaj diversaj klavarverkoj.
 
=== Klavarmuziko ===
La transviva klavarmuziko estas fasonata en tipe Sudgermana stilo, kiu kombinas striktan Germanan kontrapunkton kun Italaj stiloj kaj teknikoj; [[Frescobaldi]] kaj speciale [[Froberger]] estis la plej gravaj influantoj. La plejmulto el la klavarmuziko de Kerll estas same ludebla per [[orgeno]] kiel per [[klaviceno]], la esceptoj estas kvar dancosuitoj por klaviceno kaj du orgentokatoj: ''Toccata quarta Cromatica con Durezze e Ligature'' kaj ''Toccata sesta per il pedali''. Oni povas starigi partan kronologion uzante la nekompletan katalogon de Kerll pri liaj propraj verkoj, kiu estas inkludita en ''Modulatio organica'' de [[1686]] (Ĝi estas la plej frua transviva temokatalogo de komponisto): ĝi listigas 22 pecojn, el kiuj 18 estis komponitaj plej malfrue en [[1676]]. La plej frua konata komponaĵo de Kerll, ''[[Ricercar|Ricercata]] à 4 in A'' (ankaŭ konata kiel ''[[Ricercare|Ricercata]] in Cylindrum phonotacticum transferanda''), estis publikita en [[1650]] en [[Romo]].
 
Linio 27:
La du plej konataj klavarpecoj de Kerll ambaŭ estas programecaj, priskribaj verkoj. ''Battaglia'' estas priskriba peco en C maĵoro kaj longa je pli ol 200 [[takto]]j kiu prezentas multnombajn ripetojn de fanfarecaj temoj. ''Capriccio sopra il Cucu'' baziĝas sur imitado de la kukuado, kiun oni aŭdas pli ol 200 fojojn en la komponaĵo. Ĝi estas konstruita laŭ peco de Frescobaldi pri la sama ideo, ''Capriccio sopra il cucho'', tamen ĝi estas pli struktureca kaj harmonie kompleksa. La ideo ripeti apartan motivon atingas sian kulminon en la ''Magnificat tertii toni'', kie fugotemo konsistas el dek ses ripetataj E.
 
=== Voĉkanta kaj ĉambra muziko ===
Kerll skribis multnombrajn neklavarajn verkojn, precipe dum la Munkenaj jaroj: dum li revivigis la kapelon de la Munkena kortego, Kerll verŝajne komponis abundecon da ĉambromuziko, kaj ankaŭ ĉiujn operojn (10 aŭ 11) li komponis en Munkeno, komencante en [[1657]] per ''Oronte''. La ĉambromuziko de Kerll inkludas [[kanzono]]n por du [[violono]]j, [[gambovjolo]] kaj [[basso continuo]] kaj tri sonatojn. Plimulto el la voĉkantaj verkoj aplikas avancatan [[concertato]]-teknikon; la [[rekviemo]] ''Missa pro defunctis'' de [[1669]], kreitaj por kvin kantvoĉoj sen akompano, estas rimarkinda escepto. La verkoj el ''Delectus sacrarum cantionum'', motetoj kaj sakralaj koncertoj por 2-5 voĉoj, estas ĉapitraj komponaĵoj ŝanĝaj inter imitaj kaj liberaj, alte ornamitaj partoj. Ili rememoras al verkoj de [[Heinrich Schütz]] el ''Kleine geistliche Concerte''.
 
Ses el la transvivaj mesoj estis publikataj jam dum la vivotempo de Kerll kiel ''Missae sex, cum instrumentis concertantibus, e vocibus in ripieno, adjuncta una pro defunctis cum seq. Dies irae'' (Munkeno [[1689]]). La kompleksa imitanta kontrapunkto, kiu dominas la ĉambromuziko de Kerll, ankaŭ troveblas en la plimulto de liaj sakralaj verkoj: en ''Missa non sine quare'' ĉiu movimento finiĝas per granda fugo, similan teknikon oni vidas en ''Missa Renovationis'' (kiu preskaŭ komplete baziĝas sur kvin temoj uzataj por la kyrie-movimento), kie ĉiu parto finiĝas ankaŭ per granda fugo. Stretto-komenco de alte kromata temo en verkoj kiel ''Missa in fletu solatium'' rezultas strangajn disonancojn (la respektiva meso rememora la eventojn de la Turka sieĝo, kiu kostis la vivon de amiko de Kerll, [[Alessandro Poglietti]], enhavas continuo-parton kun averto fare de la komponisto: "evitu konsonancojn").
 
== Fontoj ==
* [[Johann Mattheson|Mattheson, Johann]]. ''Johann Mattheson's Der Vollkommene Capellmeister: A Revised Translation with Critical Commentary'', Theosophical Classics Series, UMI Research Press (January, 1981). ISBN 0-8357-1134-X
* Rampe, Siegbert; Rockstroh, Andreas. 'Johann Kaspar Kerll', [[The New Grove Dictionary of Music and Musicians]].
Linio 48:
[[en:Johann Kaspar Kerll]]
[[fr:Johann Kaspar Kerll]]
[[he:יוהןיוהאן קספר קרל]]
[[it:Johann Kaspar Kerll]]
[[ja:ヨハン・カスパール・ケルル]]