Memdefendo de la Respubliko Pollando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Samoobrona alinomita al Memdefendo de la Respubliko Pollando, alidirektilo lasita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Samoobrona Rzeczpospolitej Polskiej''' (mallonge '''Samoobrona''' aŭ '''Samoobrona RP''', en Esperanto ''Memdefendo de la Respubliko Pollando'') estas [[politika partio]] en [[Pollando]]. Ĝiaj kontraŭuloj ofte nomas ĝin [[Popolismo|popolisma]]. Laŭ ekonomika politiko ĝi estas [[Politika maldekstro|maldekstra]], sed laŭ socia politiko ĝi plejparte defendas [[katolikismo|katolikismajn]]-[[konservativismo|konservativismajn]] valorojn.
 
La partio en 1992 fondiĝis laŭ instigo de la sekva partia prezidanto ''Andrzej Lepper'' kaj asertas rezprezentireprezenti la interesojn de la pollandaj kamparanoj. Laŭ eksterlanda politiko ĝi kritike kaj tendence kontraŭe rilatas al la internaciaj aliancoj [[NATO]] kaj [[Eŭropa Unio]] kaj al la membreco de Pollando en ili. Laŭ enlanda politiko la partio akre distanciĝas de ĉiuj [[liberalismo|liberalismaj]] movadoj kaj laŭ propraj asertoj sekvas "trian vojon" inter [[kapitalismo]] kaj [[komunismo]], kiu tamen praktike ofte montriĝas ĝenerala malkonsento je ĉiaj politikaj proponoj kaj pasintece (plej)parte reduktiĝis al glorigo de la partia prezidanto Andrzej Lepper.
 
La partio pasintecopasintece ofte apogiĝis je eksterparlamentaj, parte kontraŭleĝaj kampanjoj. Plurfoje organiziĝis blokadoj de ŝoseoj por malebligi la transportadon de agrikulturaj produktoj el aliaj partoj de la Eŭropa Unio al Pollando. En la pola parlamento [[Sejmo (Pollando)|Sejmo]] la partianoj postulas pli altajn ŝtatajn subvenciojn por la pollandaj agrikulturistoj kaj konscie ligas tiujn postulojn al la centre administratanadministrata ekonomikanekonomia sistemonsistemo de la realsocialisma [[Pola Popola Respubliko]] en la epoko inter 1945 kaj 1989.
 
Dum la [[1990-aj jaroj]] la partio estis relative sensignifa, sed komence de la [[2000-aj jaroj]], kiam pliproksimiĝis la aliĝo de Pollando al la [[Eŭropa Unio]] (la [[1-an de majo]] [[2004]]), ĝi akiris impresan popularecon. En la naciaj parlamentaj balotoj de 2001 la partio akiris 10,2 % de la voĉoj kaj iĝis membro de la registara koalicio sub la gvido de la dekstra-flanka politika partio [[Juro kaj Justeco]] (PiS). Kvar jarojn poste, ĝi eĉ kolektis 11,41 % de la voĉoj.
 
En la naciaj parlamentaj balotoj de oktobro 2007, en kiuj ankaŭ la eksa ĉefministro [[Leszek Miller]] (antaŭe ano de la [[Alianco de Demokrata Maldekstrularo]]) kandidatis nome de la partio Samoobrona antrat, ĝi malpopulariĝis ĝis nur 1,53 % de la voĉoj kaj sekve ne rajtis sendi deputitojn en la nacian parlamenton.<ref>[http://wybory2007.wp.pl/wynikidosejmu.html?ticaid=14af6 ''Wirtualna Polska: Wybory 2007'' ("Virtuala Pollando: Balotoj 2007")] (pole)</ref> Planita balota alianco kun la nacie konservativa "Ligo de Polaj Familioj" (''Liga Polskich Rodzin'', LPR) ne realiĝis pro fortaj partiprogramaj malinterkonsentoj.