Julia C. Isbrücker: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
Post la milito, kiam la domo en Arnhem estis detruita, ŝi dediĉis sin al nova afero. Kun Andreo Cseh ŝi fondis la unuiĝon [[Universala Ligo]], mondfederistan organizaĵon surbaze de la verko de [[Clarence K. Streit]]. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. De tiam ŝi reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj, ĉiam akcentante, ke supernacia [[federacio]] bezonas neŭtralan supernacian lingvon. Per sia inteligenta kaj takta argumentado ŝi kreis en larĝaj medioj favoran sintenon rilate Esperanton.
 
Intertempe ŝi multe verkis kaj tradukis, antaŭ ĉio por la gazeto ''[[La Praktiko]]'', en kiu ŝi kunlaboris ekde la fondo en 1932 kaj kiu fariĝis la oficiala organo de Universala Ligo. Ŝi ankaŭ tradukis en Esperanton, interalie la verkon de [[Rico Bulthuis]] ''[[La alia pasinteco]]'' kaj la verkon de [[Martin Kojc]], ''[[La lernolibro de la vivo]]''. Kuntradukantino de [[Akbar]].
 
(laŭ EdE kaj H. H. Vermaas en ''Esperanto'', marto 1971/784)
Sennoma uzanto