Bolŝoj-Teatro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bolŝoj-teatro alinomita al Bolŝoj teatro: pli korekte |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) tiel korekta en Esperanto |
||
Linio 1:
[[File:Théâtre Bolchoï.JPG|thumb|left|Granda teatro]]
[[File:Inside Moscow Bolshoi Theatre.jpg|thumb|interno de Bolŝoj-teatro]]
'''Bolŝoj teatro''' (ruse Большо'й теа'тр) aŭ '''Granda teatro''' estas unu el plej malnovaj teatroj de [[Rusio]] funkcianta en [[Moskvo]] ekde [[1824]] kaj prezentanta ĉefe operojn kaj baletojn.
Post mallongtempa, sed detrua okupado de la franca armeo en [[1812]], [[Moskvo]] bezonis rekonstruon kaj renovigon. Sur areo situanta norde de [[Kremlo]] la ĉefa moskva arkitekto [[Joseph Bové]] decidis konstrui teatron laŭ projekto far ''Andreo Miĥajlov''. La [[18-an de januaro]] [[1825]] oni prezentis la unuan baletan spektaklon ''‘Cendrillon’'' surscene de la nova teatro.
En [[1853]] granda incendio preskaŭ ĝisfunde detruis la teatron, kiu poste estis rekonstruita en tute malsama arkitekta stilo laŭ projekto de [[Alberto Cavos]]. Ĝi refunkciis en [[1856]]. De tiam ĝiaj portiko kun ok kolonoj kaj kvadrigo direktita de dio [[Apolono]] (rusa skulptisto [[Peter Clodt von Jürgensburg]]) estas konataj en la tuta mondo.
Bolŝoj teatro ĉefe estas destinita por spektado de operoj kaj baleto, kvankam en ĝi okazis gravaj enlandaj eventoj ekz. la Unua Kongreso de [[Soveto]]j fondinta [[USSR]]-on la [[30-an de decembro]] [[1922]]. Necesas notigi, ke en ĝi ĉiuj grandaj rusaj komponistoj penis unue prezenti siajn verkojn, ĉar unika akustiko de ĝia halo permesas aperigi plene muzikajn intencojn de la aŭtoroj.
[[File:Old Fountain Moscow Russia.jpg|thumb|left|Malnova fontano]]
Bedaŭrinde longatempa servado por ĝuigi publikon kaj kelkaj brulegoj faris pluan ekspluatadon de la teatro danĝera por vizitantoj, ĉar multaj konstruaj elementoj estas faritaj el lignaĵoj. Ekde [[2005]] la ĉefa, malnova konstruaĵo de Bolŝoj teatro estas rekonstruata, sed samtempe funkcias ĝia nova, moderna filio situanta apude. Do baletaj kaj operaj trupoj prezentas siajn spektaklojn en ĝi. Oni intencas fini rekonstruon en [[2013]].
Placo en la urbocentro nomiĝas Teatraljnaja (Teatra), kie situas tri teatroj kiel Bolŝoj (Granda), Malij (Malgranda) kaj Detskij (Porinfana). Ili donas kvazaŭ komunan arkitektan ensemblon ĉirkaŭigantan la placon de tri flankoj, en kies centro inter aranĝitaj florplena ĝardeno kaj arbustaro elĵetas akvon belegaj fontanoj.
==Eksteraj ligoj==
* [http://www.bolshoi.ru/ru/] oficiala ttt-ejo de Bolŝoj teatro {{ru}}, {{en}}
[[Kategorio:Teatroj en Rusio]]
[[Kategorio:Konstruaĵoj en Rusio]]
[[Kategorio:Moskvo]]
[[Kategorio:Kulturo de Rusio]]
[[ar:مسرح البولشوي]]
[[bg:Болшой театър]]
[[ca:Teatre Bolxoi]]
[[cs:Bolšoj těatr]]
[[da:Bolsjojteatret]]
[[de:Bolschoi-Theater]]
[[en:Bolshoi Theatre]]
[[es:Teatro Bolshói]]
[[fa:تالار بولشوی]]
[[fi:Bolšoi-teatteri]]
[[fr:Théâtre Bolchoï]]
[[fy:Bolsjojteater]]
[[gl:Teatro Bolshoi]]
[[hu:Moszkvai Nagyszínház]]
[[it:Teatro Bol'šoj]]
[[ja:ボリショイ劇場]]
[[ka:ბოლშოი (თეატრი)]]
[[ko:볼쇼이 극장]]
[[nl:Bolsjojtheater]]
[[no:Bolsjojteateret]]
[[pl:Teatr Wielki w Moskwie]]
[[pt:Teatro Bolshoi]]
[[ru:Большой театр]]
[[simple:Bolshoi Theatre]]
[[sk:Boľšoj teatr]]
[[sl:Bolšoj teater]]
[[sr:Бољшој театар]]
[[sv:Bolsjojteatern]]
[[th:โรงละครบอลชอย]]
[[tr:Bolşoy Tiyatrosu]]
[[uk:Большой театр]]
[[zh:莫斯科大剧院]]
|