Nikolaj Rimskij-Korsakov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e +kor DEFAŬLTORDIGO, eksteraj ligiloj AWB
Linio 2:
'''Nikolaj Andrejeviĉ RIMSKIJ-KORSAKOV''' ([[ruse]] Никола́й Андре́евич Ри́мский-Ко́рсаков, n. la [[6-an de marto]] [[1844]] laŭ la [[julia kalendaro|julia]], la 18-an de marto laŭ la [[gregoria kalendaro]] en [[Tiĥvin]] proksime de [[Sankt-Peterburgo]], m. la [[8-an de junio]] [[1908]] laŭ la [[julia kalendaro|julia]], la 21-an de junio laŭ la [[gregoria kalendaro]] en la bienejo Ljubensk proksime de [[Luga (urbo)|Luga]], estis rusia [[komponisto]].
 
== Vivo ==
 
Rimskij-Korsakov devenis de la renoma familio Rimskij-Korsakov, kies viraj anoj tradicie militservis precipe en la rusa mararmeo. La gepatroj tamen krome estis ankaŭ tre muzikemaj, ekkonis lian muzikan talenton kaj progresigis ĝin.
 
Linio 9 ⟶ 8:
 
Ĉe la kadeta lernejo Rimskij-Korsakov daŭrigis sian pianostudadon, sed fakte li interesiĝis ĉefe pri opero kaj la instrumentoj uzataj en tiu . Kiel 13-jarulo li skribis al sia onklo jenan leteron:
:„''Karega onklo! Imagu mian ĝojon, hodiaŭ vizitos la teatron! Mi spektos [[Lucia di Lammermoor|Lucia]]! Mi aŭdos! la gigantan orkestron kaj tamtamon kaj vidos, kiel la dirigento svingegos sian etan bastonon! En la orkestro estas 12 violonoj, 8 vjoloj, 6 violonĉeloj, 6 kontrabasoj, 3 flutoj, 8 klarnetoj, 6 kornoj kaj ktp.''"
 
Aŭtune 1859 li ricevis novn pianoinstruiston, ''Théodore Camille'', kiu konatigis lin kun la komponistoj [[Milij Aleksejeviĉ Balakirev|Balakirev]] kaj [[César Cui|Cui]]. Instigite de siaj patronoj li ekkomponis sian unuan verkon, simfonio en e<sub>b</sub>-minoro. Kompletigi la verkon li povis tamen nur en la jaro 1865, ĉar li postfine de sia edukado unue estis forkomandita dum tri jaroj sur la militŝipon „Almaz“„Almaz". Fine de la jaro 1865 Balakirev prezentis la verkon en Peterburgo. Dum la sekvaj jaroj Rimskij-Korsakov pli kaj pli okupiĝis pri rusa popolmuziko kaj antikvaj rusaj legendoj. Kiam li en 1880 muzikigis la fantastan teatraĵon ''Sneguroĉka'' („neĝereto“„neĝereto") de la rusa dramisto [[Aleksandr N. Ostrovskij]] kiel opero, li pasigis ĉi tiun tempon en stato de eksterordinara ekscito – kiel li poste priskribis:
:„''adorante la naturon – kurban malnovan arbotrunkon, malnovan salikon, jarcentaĝan kverkon, arbaran riveron, lagon...lagon… aŭ kokokrion, kiu forpelas la sorĉon de la nokto...nokto… foje ŝajnis al mi, ke bestoj, birdoj, ja eĉ arboj kaj floroj scias pli pri magio kaj fantazio ol homoj...homoj… Mi varme kredis je ĉio ĉi kiel infano...infano…, kaj en ĉi tiuj minutoj la mondo ŝajnis al mi pli proksima, kaj mi estis iamaniere kunfandiĝinta kun ĝi!''"
 
Julion 1871 li fariĝis profesoro pri instumentado kaj kompozicio ĉe la [[konservatorio]] de Sankt-Peterburgo kaj septembron samjare li geedziĝis kun Nadeĵda Purgold, ankaŭ komponistino kaj bonega pianistino. Ekde 1874 ĝis 1881 li estis direktoro de la ''Libera Muziklernejo'' kaj aktivis kiel dirigento kaj instruisto. Pro sia grava akademia pozicio kaj sia granda populareco li fariĝis la verŝajne plej influhava reprezentanto de la t.n. [[kvinopo|„potenca grupeto“grupeto"]]. Grave li rolis je la rilaborado kaj disvastigo de la komponaĵoj de [[Modest Petroviĉ Musorgskij|Musorgskij]], kiujn li ofte provis alirebligi al la publiko en pliglatigita formo. Lia komponstilo estis influita de [[Miĥail Glinka|Glinka]] kaj Balakirev, [[Hector Berlioz|Berlioz]] kaj [[Franz Liszt|Liszt]]. Al liaj rektaj lernantoj apartenis [[Aleksandr Konstantinoviĉ Glazunov|Glazunov]], [[Aleksandr Tiĥonoviĉ Greĉaninov|Greĉaninov]], [[Igor Stravinski|Stravinski]] kaj [[Sergej Prokofjev|Prokofjev]]; lia influo tamen ankoraŭ estas sentebla en la orkestroverkoj de [[Maurice Ravel|Ravel]], [[Claude Debussy|Debussy]], [[Paul Dukas|Dukas]] kaj [[Ottorino Respighi]].
 
== Muziko ==
 
== Muziko ==
Rimskij-Korsakov komponis 15 operojn, diversajn orkestroverkojn, kiuj plejparte apartenas al la [[programmuziko]], sed ankaŭ ĥorajojn, ĉambro- kaj pianomuzikon, lidojn kaj aranĝaĵojn.
 
Lia operoj ne baziĝas sur drameco. Li ne komponis dramojn, sed muzikajn-scenajn fabelojn; la karakteroj kreita de li pli similis al fantaziaj pupoj. Sur ĉi tiu kampo li estis unika. Li utiligis du specojn de muzika lingvo: unuflanke [[diatona gamo|diatona]] kaj lirika, kun enmmetita popolmuziko por la „veraj“„veraj" homaj karakteroj; aliaflanke [[Kromata gamo|kromata]] kaj alte arteca, ofte surbaze de aparte inventita [[plentona gamo]], por la „malveraj“„malveraj" magiaj estaĵoj.
 
Foje oni surmontras paralelon inter ĉi tiu dualeco en la verkaro de Rimskij-Korsakov kaj okulfrapaj kontraŭdiroj en sia persono: Oni priskribis lin kiel eksterkutime malpasia, objektiva kaj kiel religie skeptika, samtempe li faris religiajn ceremoniojn kaj estis kapabla, sin doni al naturmistikismo.
 
=== Opero ===
* ''Pskovitjanka (La knabino el Pskov)'' (1868-72, praprezentado 1873)
* ''Bojarynja Vera Šeloga (La Bojarino Vera Šeloga)'' (1877-78, praprezentado 1898)
* ''Maiskaja noč' (Maja nokto)'' (1878-79, praprezentado 1880)
* ''[[Sneguročka]] (neĝereto)'' (1880-81, praprezentado 1882)
* ''[[Mlada]]'' (1889-90, praprezentado 1892)
* ''Noč' pered Roždestvom (La nokto antaŭ kristnasko)'' (1894-95, praprezentado 1895)
* ''Sadko'' (1895-96, praprezentado 1898)
* ''Mozart kaj Salieri'' (1897, praprezentado 1898)
* ''Carskaja nevesta ([[La cara novedzino]])'' (1898, praprezentado 1899)
* ''Skazka o care Saltane ([[La fabelo pri la caro Zaltan]])'' (1899-1900, praprezentado 1900 – enhavas la verŝajne plej faman komponaĵon: „La burdoflugo“burdoflugo")
* ''Servilia'' (1900-01, praprezentado 1902)
* ''Kaščej bessmertnyj ([[La senmortebla Kaščej]])'' (1901-02, praprezentado 1902)
* ''Pan Vojevoda'' (1902-03, praprezentado 1904)
* ''Skazanije o nevidimom grade Kiteže i deve Fevronii (La legendo de la malvidebla urbo Kiteŝ kaj la virgulino Fevronija)'' (1903-04, praprezentado 1907)
* ''Zolotoj petušok ([[La ora virkoko]])'' (1906-07, praprezentado 1909)
 
=== Simfonioj ===
* Simfonio no 1 e-minora op. 1 (1861-65/1884)
* Simfonio no 2 op. 9 ''Antar'' (1868/75/97)
* Simfonio no 3 a-minora+C-maĵora (1899/1904-1906)
 
=== Pluaj orkestroverkoj ===
* Uverturo pri rusaj temoj op. 28 (1866/1879-80)
* Fantazio pri serbaj temoj op. 6 (1867/1886-87)
* ''Sadko'' op. 5 (1867/69/92)
* ''Konĉerto en B<sub>b</sub>-maĵoro por trombono kaj blovorkestro'' (Allegro vivace - Andante cantabile - Allegro) (1877-1878)
* ''Konĉertpeco en E<sub>b</sub>-maĵoro por klarneto kaj blovorkestro'' (Allegro moderato - Andante - Allegro moderato) (1878)
* ''Variacioj en G-maĵoro por hobojo kaj blovorkestro'' pri temo de [[Michail Iwanowitsch Glinka|Michail Glinka]] "Ĥto krazotka molodaja" (temo, 12 variacioj kaj finalo) (1878)
* ''Skacka (fabelo)'' op. 29 (1879-80)
* Simfonieto pri rusaj temoj a-minora op. 31 (1880-84)
* Pianokonĉerto c<sub>#</sub>-minora op. 30 (1882-83)
* Fantazio pri du rusaj temoj por violono kaj orkestro op. 33 (1886-87)
* Capriccio espagnol op. 34 (1887)]]
* Ŝehrazad. Simfonia suito op. 35 (1888)]]
* Rusa pasko. Uverturo op. 36 (1888)]]
* Serenado por violonĉelo kaj orkestro op. 37 (1903)
* Ĉe la tombo op. 61 (1904)
* ''Dubinuŝka'' op. 62 (1905)
 
=== Ĉambromuziko ===
* Arĉkvarteto F-maĵora op. 12 (1875)
* Arĉseksteto A-maĵora (1876)
* Kvinteto B<sub>b</sub>-maĵora por fluto, klarneto, korno, fagoto kaj piano (1876)
* Arĉkvarteto pri rusaj temoj (1878-79; 1. - 3. Satz prilaborita al simfonieto op. 31)
* Arĉkvarteto G-maĵora (1897)
* Pianotrio c-minora (1897)
 
== Literaturo ==
* Nikolai Rimsky-Korsakow: ''Chronik meines musikalischen Lebens.'' Reclam, Leipzig 1968.
* Ernst Kuhn (Hrsg.): ''Nikolai Rimsky-Korsakow, Zugänge zu Leben und Werk. Monographien - Schriften - Tagebücher - Verzeichnisse.'' Mit einem "Verzeichnis der musikalischen Werke Nikolai Rimsky-Korsakows", einer "Systematischen Auswahl-Bibliographie der internationalen Literatur zu Leben und Werk Nikolai Rimsky-Korsakows bis 1998" sowie einem Verzeichnis seiner Schüler. Kuhn, Berlin 2000. ISBN 3-928864-15-7
* [[Nikolai van Gilse van der Pals|Nikolai van der Pals]]: ''N. A. Rimsky-Korssakow.'' Inaugural-Dissertation. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1914, W. Bessel, Leipzig 1929, G. Olms, Hildesheim 1977 (Repr). ISBN 3-487-06427-8
* Nikolai Rimski-Korsakow, Principles of Orchestration (englisch), London: Dover Publications, 1964; ISBN 0-486-21266-1
 
== Ligoj eksteren ==
{{commons|Николай Андреевич Римский-Корсаков|Nikolai Rimsky-Korsakov}}
* {{PND|118601067}}
*{{el}} [http://pacifix.ddb.de:7000/DB=2.1/SET=3/TTL=1/REL?PPN=310188172 Eintrag] im [[Deutsches Musikarchiv|DMA]]
*{{el}} [http://www.russisches-musikarchiv.de/werkverzeichnisse/rimsky-korsakow-werkverzeichnis.htm Russisches Musikarchiv]
*{{el}} [http://www.northernsounds.com/forum/forumdisplay.php?f=77 Principles of Orchestration, ein interaktives Online-Lehrbuch (englisch)]
*{{el}} [http://www.noten-klavier.de/rimski-korsakow/hummelflug.htm Klaviernoten vom Hummelflug kostenlos als pdf]
 
 
{{DEFAULTSORT: Rimskij-Korsakov, Nikolaj Andrejeviĉ}}
 
{{DEFAULTSORTDEFAŬLTORDIGO: Rimskij-Korsakov, Nikolaj Andrejeviĉ}}
[[Kategorio:Romantikaj komponistoj]]
[[Kategorio:Operkomponistoj]]