Aslan Abaŝidze: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:Asłan Abaszydze
e +kor DEFAŬLTORDIGO, eksteraj ligiloj AWB
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Aslan_AbaschidseAslan Abaschidse.jpg|thumb|Aslan Abaŝidze]]
'''Aslan Abaŝidze''' ([[Kartvela lingvo|kartvele]]: ასლან აბაშიძე; naskiĝis la [[20-an de julio]] [[1938]] en [[Batumi]]) estas [[Kartvelio|kartvelia]] [[politikisto]]. Li estas [[instruisto]] kaj estis ekde la [[22-a de decembro]] [[1991]] ŝtatestro, kaj de [[1998]] ĝis [[2004]] prezidanto de la aŭtonoma respubliko [[Aĝario]] en [[Kartvelio]].
 
== Deveno ==
Aslan Abaŝidze estas prezentanto de malnova duka familio, kiu regis en Aĝario ekde [[1463]] kiel [[eristavo]]j (suverenaj regantoj) kaj post la ekrego de turkoj (17-a jc.) — kiel sanĝak-begoj (provincestroj) de Batumo kaj Trabzono. En 1918-21 la avo de Aslan Abaŝidze — [[Memed Abaŝidze]], verkisto kaj tradukisto, iĝis estro de la unua parlamento (meĝliso) de Aĝario kaj grave kontribuis al restigo de Aĝario en la limoj de Kartvelio (ekzistis risko de turka okupado). En [[1938]] Memed Abaŝidze estis pafmortigita kaj lia filo Ibragim, du monatojn antaŭ la naskiĝo de Aslan Abaŝidze, estis arestita kaj ekzilita en [[Siberio]]n. Ankaŭ la patrino de Aslan Abaŝidze devenis el nobela familio Beĵanidze, kiu iam havis terpecojn en norda Aĝario.
 
== En Aĝario ==
En marto [[1991]] Abaŝidze iĝis portempa estro de la Supera Konsilio (parlamento) de Aĝario, kun subteno de [[Zviad Gamsaĥurdia]], kiun li konis ekde infaneco. En julio de la sama jaro Abaŝidze estis elektita prezidanto de la Supera Konsilio (reelektita en [[1996]]). Ĉe la elektiĝo Gamsaĥurdia, strebanta konstrui unuecan Kartvelion sen specialaj teritorioj, starigis kondiĉon: pograde nuligi la aŭtonomian statuson de Aĝario. En 1991-1995 Abaŝidze samtempe estis vicprezidanto de la kartvelia parlamento.
 
La [[19-an de aŭgusto]] 1991, eksciinte pri la renverso en [[Moskvo]], informis telefone Gamsaĥurdia-n kaj persvadis lin akcepti la postulojn de la puĉa Ŝtata Komitato pri Ekstrema Situacio (GKĈP). Post komenco de la interna milito en Kartvelio (decembro 1991) fondis propran armeon por kontraŭstari aliajn armitajn grupojn.
 
En [[1992]] fondis politikan partion „Tutkartvela Unio de Renaskiĝo“Renaskiĝo" (post [[1997]] „Unio de Demokratia Renaskiĝo“Renaskiĝo"), kiu havis certan sukceson en la parlamentaj elektoj de 1992 kaj 1995.
 
La [[28-an de septembro]] 1992 fakte anoncis ekonomian sendependon de la Aĝara aŭtonomio de Tbiliso. Kontraste al [[Abĥazio]] kaj [[Sud-Osetio]] li neniam strebis plenan sendependecon de Aĝario (kies loĝantoj estas kartvela islama subetno), sed restigis ĉiujn doganajn enspezojn en sia respubliko. Li ankaŭ favoris la rusian militan bazon ĉe Batumo. En marto [[1994]] Abaŝidze publike subtenis aliĝon de Kartvelio al [[Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj]]. Kiel informis amaskomunikiloj, Abaŝidze amikis kun [[Jurij Luĵkov]] (urbestro de Moskvo, fama per sia politika agado ankaŭ ekster la urbo).
Linio 18:
En la jaro [[2000]] Aslan Abaŝidze kandidatiĝis por la posteno de prezidento de Kartvelio, sed deprenis sian kandidatecon subtene al [[Eduard Ŝevardnadze]]. En la sama jaro li estis reelektita estro de Aĝario (sen alternativo, por li voĉdonis 99% de la voĉdonintoj, venis voĉdoni 90% de la voĉdonrajtaj).
 
Post [[Revolucio de Rozoj]] Aslan Abaŝidze ne sukcesis establi rilatojn kun [[Miĥeil Saakaŝvili]], la nova prezidento de Kartvelio. En aprilo 2004 Saakaŝvili anoncis, ke „familio Abaŝidze estas kliko de krimuloj, mortigantoj kaj drogvendistoj“drogvendistoj", post kio li enkondukis rektan prezidentan regadon en Aĝario. Specialaj trupoj estis senditaj al la limoj de la aŭtonomio, kiun kontraŭstaris de la alia flanko aĝara polico. Serioza armita konflikto ne okazis tiam pro enmiksiĝo de [[Rusio]], kiu promesis al la centra registaro ne uzi siajn trupojn de la bazo ĉe Batumo kaj forporti Abaŝidze-n ŝanĝe al garantioj de lia sekureco. Tiajn garantiojn Saakaŝvili donis publike en programeroj de kartvela televido. La [[5-an de majo]] [[2004]] Abaŝidze eksiĝis kaj la sekvan tagon postlasis Batumon per aviadilo de [[Igor Ivanov]], tiam estro de la Sekureca Konsilio de Rusio.
 
En decembro [[2005]] Ĝenerala prokurejo de Kartvelio decidis ekprocesi kontraŭ Abaŝidze kaj postulis lian trovon akuzante lin pri terorismo, superado de siaj rajtoj kaj alproprigo de ŝtata havaĵo. La bazo por la akuzo pri [[terorismo]] iĝis la ordono de Abaŝidze en printempo 2004 eksplodigi ponton trans rivero [[Ĉoloki]] por preventi eniron de kartvelaj trupoj en Aĝarion. Liaj gardistoj plenumis la ordonon, ĉesiginte per tio ligon inter Aĝario kaj la cetera Kartvelio. Abaŝidze nun estas serĉata internacie pere de [[Interpol]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
*{{el}} [http://www.parliament.ge/ABOUT/election_99/aslan_abashidze.htm Aslan Abaŝidze: vivo (angle)]
*{{el}} [http://www.internationalreports.net/cis/georgia/2002/adjara/500.html Historio de la Abaŝidze-familio (angle)]
 
{{DEFAULTSORTDEFAŬLTORDIGO:Abaŝidze Aslan}}
*[http://www.parliament.ge/ABOUT/election_99/aslan_abashidze.htm Aslan Abaŝidze: vivo (angle)]
*[http://www.internationalreports.net/cis/georgia/2002/adjara/500.html Historio de la Abaŝidze-familio (angle)]
 
{{DEFAULTSORT:Abaŝidze Aslan}}
[[Kategorio:Instruistoj]]
[[Kategorio:Kartvelaj politikistoj]]