Pavel Ĉekov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Pavel Chekov
e +kor DEFAŬLTORDIGO, eksteraj ligiloj AWB
Linio 6:
Ĉekov, kiel menciite, ekrane nur aperas en la dua grupo de epizodoj je la origina televida serio. Tamen probable li jam pli frue deĵoras en la stelŝipo, ĉar li bone konas detalojn de pli fruaj eventoj. Laŭ historio publikigata de [[Gene Roddenberry]], la kreinto de la serio, lia rolo estis enkondukata por aldoni reprezentanton el orienta Eŭropo, konsiderante ke dum la 1960-aj jaroj [[Sovetunio]] estis gvida potenco pri kosma esplorado. Dum la tiam ankoraŭ ardanta [[Malvarma Milito]] ŝajnis aparte utopia ideo, ke en esplora veturilo de la fikcia [[stelŝiparo]], komuna organizaĵo de la ne nur tut-tera, sed inter-planeda [[Unuiĝinta Federacio de Planedoj]] kunlaboru usonanoj kaj rusoj, azianoj, eŭopanoj, afrikanoj kaj homoj el aliaj partoj de la Tero kun pliaj aliplanedaj homsimilaj vivoformoj.
 
Ĉekov kaj en la originala anglalingva versio kaj en alilingvaj sinkronizoj (ekzemple la germanlingva) parolas kun forta rusa akcento. Li ankaŭ prezentiĝas kiel rusa patrioto, kiu ofte atribuas konatajn aĵojn al rusiaj inventistoj, kaj asertas ke ekzemple la biblia [[paradizo]] kompreneble situas proksime de [[Moskvo]].
 
{{DEFAULTSORT:Ĉekov, Pavel}}
 
{{DEFAULTSORTDEFAŬLTORDIGO:Ĉekov, Pavel}}
[[Kategorio:Star Trek]]