Kartuzianoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Automated text replacement (-{{[Cc]ommons\|Category: +{{projektoj|commonscat=)
e kor ekst ligilo (Check: 69) AWB
Linio 3:
La maksimo de la ordeno estas ''Stat crux dum volvitur orbis.'' ''La kruco staras dum la tero turniĝadas.''
 
[[ImageDosiero:Carthusian coat of arms-2006 04 22.png|thumb|Signo de la Kartuzia ordeno.]]
 
==Historio==
 
[[1084]] Sankta Bruno, la fondinto de la Kartuzia ordeno, kune kun ses kunuloj ekloĝis en ''La Chartreuse'', senhoma montara regiono apud [[Grenoblo]] en [[Francio]]. La terenon donis al ili Sankta Hugo de Grenoblo, kiu tiam estis episkopo de Grenoblo, pro vizio. En la sonĝo aperis al li sep steloj, kiuj surteriĝis en ''La Chartreuse''. Bruno kaj liaj kunuloj konstruis por si malgrandajn [[ermitejo]]jn, la necesajn por monaĥejo komunajn salonojn kaj preĝejon. Ĉiuj ĉambroj estis kunligitaj per [[klostro]]. Baldaŭ aliĝis al ili pliaj viroj, la komunumo kreskis, kaj ''La Grande Chartreuse'', la Granda Kartuzio, la patrina monaĥejo de la Kartuzia ordeno, estiĝis kaj donis sian nomon al la ordeno. Bruno mem ne skribis ordenajn regulojn. La vivmaniero de la unuaj ermitoj estu simple transprenita de la sekvantaj. Nur post kiam ankaŭ en aliaj landoj viroj aliĝis al la vivmaniero de Sankta Bruno, oni devis skribe fiksi la vivkutimojn de la Kartuzianoj. Tiel en la jaro [[1127]] sankta Guigo, kiu kiel prioro gvidis la Grandan Kartuzion inter la jaroj [[1109]] kaj [[1136]], verkis la ''Consuetudines Cartusiae'', la vivkutimojn de la Kartuzianoj, kiuj adaptitaj en kelkaj punktoj formas ankoraŭ hodiau la vivregulojn de la ordeno. [[1133]] papo Inocenco II. aprobis la regulon. [[1170]] papo Aleksandro III. rekonis la komunumon ordeno. Malgraŭ la malkomforta vivpraktiko la ordeno komence rapide disvastiĝis. En la 12a jc. ekzistis 36 Kartuzioj, en la 13a jc. 69, en la 14a jc. 175 kaj en la 15a jc. 220. Ekde la 16a jc. la nombro de la kartuziaj monaĥoj seninterrompe malkreskas ĝis hodiaŭ.
 
Linio 12 ⟶ 11:
 
==Specoj de la monaĥoj==
„Nia strebado kaj nia vokiĝo konsistas ĉefe en tio, trovi Dion en la silento kaj la soleco." (Statutoj 12,1). Komuna al ĉiuj Kartuzianoj estas la serĉo de Dio en silento kaj soleco. Depende de taŭgeco kaj persona mentaleco la unuopa Kartuziano vivas sian vokiĝon. Tial la Kartuzianoj distingas tri specojn de [[monaĥo]]j:
 
*[[Pastro]]monaĥoj (lat. ''Patres''), aŭ Ĥormonaĥoj aŭ pro la ĉeloj, ĉirkaŭantaj la grandan klostron, en kiuj ili vivas klostraj monaĥoj aŭ ĉelaj monahhoj.
Linio 22 ⟶ 21:
 
La '''reĝimo de la tago''' de pastro komenciĝas je la 22a horo 40. Post proksimume kvar horoj da dormo li levas sin la unuan fojon kaj komencas la horaron, kiu konsistas ĉe la Kartuzianoj ankoraŭ el ok horoj ([[matutino]], [[laŭdoj]], [[primo]], [[tercio]], [[seksto]], [[nonoj]], [[vespro]], [[kompletorio]]), laŭ la psalmaj vortoj: «Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras kaj en la mezo de la nokto mi leviĝas por glori Vin.« (Kp. Psalmo 119, 62.164) Oni preĝas kaj la kanonikajn horojn kaj la mariajn horojn, parte sola en la ĉelo, parte kune kun la aliaj monaĥoj en la kapelo. Ĉirkaŭ la 1a horo 30 finiĝas la noktaj horoj ([[matutino]] kaj [[laŭdoj]]), kiujn ĉiuj komune preĝas en la kapelo, kaj la pastroj enlitiĝas por dua kvarhora dormo. Je la 5a horo 40 ili leviĝas duan fojon. Sekvas plia parto de la horoj kaj meditado. Je la 7a horo ĉiuj pastroj kolektiĝas en la kapelo por 15-minuta [[adorado]] kaj sekva Konventa meso. Poste la pastroj celebras, ĉiu aparte, en malgrandaj kapeloj silentajn mesojn, laŭokaze kun [[novico]] kiel [[ministranto]]. Dum la resto de la tago intermitas preĝo (entute proksimume 8 horojn), studo kaj manlaboro. Plej malfrue je la 19a horo oni estas en la litoj. La pastroj manĝas solaj, escepte de la dimanĉoj, kiam la tagmanĝo okazas komune en la [[refektorio]]. Matenmanĝon la pastroj tradicie ne havas, nur tagmanĝon kaj vespermanĝon. Dum la vintra duonjaro, de Altigo de la Kruco (14a de Septembro) ĝis Sankta Vendredo, oni donas nur tagmeze varman manĝaĵon kaj vespere panon kaj trinkaĵon. Komuna rekreado estas nur dimanĉe. Ĉiun semajnon okazas komuna kvarhora promenado de la pastroj ''(spatiamentum).''
 
 
La '''edukado''' por pastro daŭras almenaŭ sep jarojn. Kiu volas eniri la ordenon kiel pastro, devas havi almenaŭ 20 jarojn kaj rajton je universitata studado. Aldone li bezonas scipovon de [[Latino]] kaj kapablon kanti. Ambaŭ lastajn kapablojn li povas alproprigi al si ankaŭ post sia eniro en la ordenon. Krom tiuj eksteraj kondiĉoj estas grava antaŭ ĉio la taŭgeco de la koro. La kandidato devas serĉi Dion pro si mem. Kiu plenumas la kondiĉojn kaj volas eniri en la ordenon, unue vivas dum tri ĝis dek du monatoj en prova tempo ([[postulato]]) en la Kartuzio. Dum tiu tempo li ekkonu la kutimon de la monaĥoj kaj ekzamenu, ĉu li estas vokita al ties vivo. Same ankaŭ la ordeno ekzamenas en tiu tempo, ĉu la kandidato estas taŭga por la Kartuzia vivo. Post la fino de la postulato kaj se la kandidato decidas resti, la pastroj voĉdonas, tradicie per blankaj kaj nigraj faboj, ĉu la kandidato rajtas resti. Se la pastroj voĉdonas por la kandidatoj, sekvas la akcepto en la [[novico|noviceco]]n kaj lia vestado, t. e. li ricevas la monaĥan veston, kiu konsistas el naturkolora [[tuniko]] kaj samkolora [[skapulario]] kun kapuĉo. Dum la noviceco la novico portas ekster sia ĉelo krome nigran mantelon super siaj vestoj. La noviceco daŭras du jarojn. Ekde la dua novica jaro la novico komencas la enordenan studadon de [[teologio]]. Post la noviceco la kandidato denove devas decidi, ĉu li volas pluiri la vojon de la ordeno, kaj la pastroj denove voĉdonas pri lia restado. Se la monaĥo restas en la ordeno, li faras por tri jaroj la ordenan voton ([[profeso]]) kaj ligas sin per tio dum tri jaroj al la ordeno. Post tri jaroj oni renovigas la voton por du jaroj. Se post tiu kaj ordeno kaj monaĥo decidas unu por la alia, la monaĥo faras la solenan voton kaj per tio ligas sin por la tuta vivo al la ordeno. Tradicie ĉe la Kartuzianoj ĉiuj ĥoraj monaĥoj fariĝas pastroj. «La ĉela monaĥo fariĝas laŭ la ekzemplo de Kristo samtempe pastro kaj ofero, por Dio agrabla bonodoraĵo, kaj per la komuneco kun la ofero de la Sinjoro li ricevas parton de la misteraj riĉaĵoj de sia koro.« (Statutoj 3,8) Kiam post la decido de la prioro venas la tempo ke la monaĥo ricevu la ordinadon, oni ordinas lin unue diakono kaj plej frue ses monatojn poste pastro.
Linio 41 ⟶ 39:
 
==Kartuzianinoj==
 
Ekde 1145 ekzistas ankau Kartuzianinoj. Komence ilia vivomaniero ankoraŭ diferencis de tiu de la viraj monaĥoj. Soleco kaj fastado ne estis tiel severaj kiel ĉe la viroj. La monaĥinoj ankaŭ ne vivis en propraj dometoj, sed en disigitaj ĉambroj. Ili manĝis ĉiun tagon komune, kaj komuna refreŝigo okazis ne nur unu fojon en la semajno, sed ĉiun tagon. Sed kreskis ĉe la kartuzianinoj la deziro, vivi la kartuzian idealon pli autentike. Tial fondiĝis en la 1970-aj jaroj du virinaj konventoj, kiuj intencis vivi plejeble kiel la viraj monaĥoj. 1971 la monaĥinoj ekloĝis en kartuzio Beauregard (ĉe Voiron, proksime de la Granda Kartuzio). 1977 venis kartuzianinoj en la kartuzion Vedana en Italio, en kiu antaŭe loĝis viraj kartuzianoj, sed ili devis forlasi ĝin pro manko de novaj monaĥoj. 1978 la intertempe kreskinta komuno de Beauregard transloĝiĝis en la nove konstruitan kartuzion Reillane en Haute-Provance. Hodiaŭ la ordeno havas kvin virinajn konventojn, el ili po du en Francio kaj Italio kaj unu en Hispanio. Ankaŭ en Suda Koreo, kie monaĥoj komencis en 2004 kartuzion, oni planas virinan konventon.
 
Linio 49 ⟶ 46:
 
==Organizo==
 
Plej supra organo de la kartuzia ordeno estas la Ĝenerala Kunveno, kiu okazas chiun duan jaron en la Granda Kartuzio kaj konsistas el la prioroj de la unuopaj monaĥejoj. Tio estas kvazaŭ la leĝdona forto de la ordeno. Ĝi elektas grupon, la definitorion, konsistantan el ok monaĥoj, kiu estas kvazaŭ la administra forto. Dum la Ĝenerala Kunveno estu ordigitaj ĉiuj gravaj aferoj de la ordeno. En la tempo inter la Ĝeneralaj Kunvenon la prioro de la Granda Kartuzio, la reverenda patro, gvidas la ordenon. Kvankam li estras la tutan ordenon, lin elektas nur la monaĥoj de la Granda Kartuzio. Kiel superulo de ermita ordeno, li estas submetita al aparte severaj fermiteco kaj dum sia ofico neniam forlasas la Grandan Kartuzion. Tiel por li estas neeble, ekzemple veturi al la Sankta Seĝo en Romo por tie reprezenti la ordenon. Tiun taskon transprenas speciale taskigita patro.
 
Linio 59 ⟶ 55:
 
==Spiritualeco==
 
Bazo de la kartuziana spritualeco estas vivo atendanta la revenon de Kristo. For de la mondo, en soleco, ili zorgas nur plaĉi al Kristo kaj gvidi sian vivon laŭ la [[Evangelio]] kaj sekvante Kriston. Oni povas resumi ilian spiritualecon en tiu frazo: "Pro laŭdo de la gloro de Dio Kristo, la vorto de la Patro, per la Sankta Spirito de la komenco elektis homojn por gvidi ilin en la solecon kaj kunigi ilin en profunda amo kun si." (Statuto 1,1) Apartan valoron en la spiritualeco de la kartuzianoj havas la jesua preĝo.
 
Linio 71 ⟶ 66:
 
==Retaj ligoj==
* http://www.chartreux.org – paĝo de la Kartuzia ordeno.
* http://www.diegrossestille.de - Kinfilmo pri la vivo de Kartuzianoj (germane kaj angle).
* http://www.parkminster.org.uk – St Hugh's Charterhouse (angle).
* http://www.auladei.es – Cartuja de Aula Dei (hispane).
* http://www.cartuja.org – Cartuja de Miraflores (hispane).
* http://www.kartuzija-pleterje.si – Kartuzija Pleterje (plurlingve).
* http://www.vedana.certosini.info – Chartreuse de Vedana (france).
* http://selignac.chartreux.org – Laika centro de kartuzia vivo: La komunumo Sankta Bruno de Sélignac (plurlingve)
* http://www.angelfire.com/nv2/monastic2/Carthusian/home.html – enhavoriĉa privata retpaĝaro kun informoj kaj bildoj (angle).
* http://www.cartusialover.altervista.org Sito sull'universo certosino (in italiano)
 
[[Kategorio:Ordenoj]]
{{projektoj|commonscat=Carthusian Monasteries}}
{{Commons|Carthusian}}
<br clear=all>
 
[[http://www.ekzemplo.com ligtitolo][http://www.ekzemplo.com ligtitolo]]
 
[[Kategorio:Ordenoj]]
 
[[ca:Orde de la Cartoixa]]
Linio 108 ⟶ 106:
[[sk:Kartuziáni]]
[[sv:Kartusianorden]]
[[http://www.ekzemplo.com ligtitolo][http://www.ekzemplo.com ligtitolo]]