Ofsajdo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj
e kor ekst ligilo (Check: 86) AWB
Linio 13:

====Ofsajda pozicio====
Ludanto estas en ''ofsajda pozicio'', kiam li "estas pli proksima al la opona golejlinio ol kaj la pilko kaj la antaŭlasta oponulo", krom se li troviĝas en la propra duono de la ludkampo. Ludanto en sama distanco al la golejlinio kiel la antaŭlasta oponulo ne estas konsiderata en ofsajda pozicio.

Bv. noti ke la lastaj du oponuloj povas esti '''aŭ''' la [[golulo]] kaj unu [[kampa ludanto]] '''aŭ''' du kampaj ludantoj. Bv. ankaŭ noti ke la momento por la ofsajda decido estas la momento, kiam samteamano tuŝas/pasigas la pilkon — la ofsajda pozicio ne ŝanĝiĝas per posta moviĝo de avanulo aŭ defendantoj.

Krome estas grave, ke la ofsajdpozicia stato nuliĝas, kiam ano de la defenda teamo tuŝas kaj - laŭ prijuĝo de la matĉestro - kontrolas la pilkon.

Linio 21:
[[Dosiero:Abseits-aufgehoben.png|thumb|200px|right|'''Ne-ofsajdo''', ĉar '''du''' oponuloj pli proksimas al la golejo]]
[[Dosiero:passives-abseits.png|thumb|200px|right|'''Ne-ofsajdo''' de la avanulo en penalareo]]

La ofsajda pozicio en si mem ne jam estas ''ofsajda delikto''.

Laŭ [[FIFA]]-regularo (laste ŝanĝita en julio [[2005]] ''ofsajda delikto'' okazas, se ludanto en ofsajda pozicio - laŭ prijuĝo de la matĉestro - aktive enmiksiĝas en la ludado per
*interago en la ludado - se li tuŝas aŭ ludas la pilkon post pasigo aŭ tuŝo de samteamano.
*interago kun defendanta oponulo - se li influas ties ludadon aŭ la ŝancon al ludado, aŭ se li influas ties viddirekton aŭ movon, aŭ se li per gesto aŭ movado erarigas aŭ iritadas la oponulon.
*profitado el sia ofsajda pozicio - se li akceptas pilkon resaltantan de [[fosto]], [[translato]] aŭ de [[oponulo]].

Decidiga momento por prijuĝo de la ''ofsajda delikto'' estas la ''momento, kiam samteamano pasigas aŭ tuŝas la pilkon''.

Se okazis ''ofsajda delikto'' oni parolas pri ''"ofsajdo"'', alikaze pri ''"ne-ofsajdo"''. Antaŭe oni parolis pri "aktiva" kaj "pasiva ofsajdo", tiuj terminoj ne plu validas.
Specialaj kazoj:
*Ludanto '''ne''' faras ofsajdan delikton, kiam li ricevas la pilkon senpere post [[enĵeto]], [[reekluda ŝoto]] aŭ [[kornera ŝoto]].

*Defenda ludisto nur ofsajdigas oponulon, kiam li kuras malantaŭ li; se li kuras ekster la ludkampon, la ofsajda pozicio tamen restas ''ne-ofsajdo''.
*Kontraŭe: se avanulo en ofsajdo kuras ekster la ludkampon, li preventas ofsajdon.

Praktike la ludanto en ofsajda pozicio povas ricevi punon antaŭ ol li ekludis aŭ ektuŝis la pilkon, se - laŭ la prijuĝo de la matĉestro - neniu alia samteamano (ne ofsajda) havas la ŝancon ludi la pilkon. La decido, ĉu ludanto "aktive enmiksiĝas en la ludado" povas esti tre problemhava. Estas ankoraŭ disputata, kiel la matĉestro interpretu la novajn regulojn, ĉefe kiel ludanto en ofsajda pozicio rajtas moviĝi sen ''interagi kun defendanta oponulo''.
La matĉestro decidanta pri ''ofsajdo'' aŭ ''ne-ofsajdo'' do havas la taskon samtempe prijuĝi, ĉu okazis ''ofsajda pozicio'' kaj ĉu okazis ''aktiva enmiksiĝo''. Ciu pilkokontakto rezultigas novan situacion, kiu povas esti pridisputata.

====Ofsajda puno====
La puno por ''ofsajda delikto'' estas '''[[nerekta libera ŝoto]]''' por la opona teamo el tiu punkto de la ludkampo, kie la delikto okazis. Se la "viktima teamo" dume jam regajnis kontrolon de la pilko, la matĉestro kutime ne plu interrompas la matĉon por ne malrapidigi la ludon per superflua [[libera ŝoto]], kies celo ja estas garantii pilkoposedon al la "viktima teamo".

''Ofsajdo'' estas teknika kontraŭregulaĵo, ĝi ne estas "[[faŭlo]]", nek "[[miskonduto]]". Tial pro ''ofsajdo'' neniam povas sekvi discipliniga puno (kontraŭpersona puno), admono ([[flava karto]]) aŭ forpelo ([[ruĝa karto]]) kontraŭ la ludanto. Sed la matĉestro ja povas puni la ofsajdan ludanton per admono pro prokrastigo, se tiu post la ofsajda fajfo daŭrigas ludadi per kiko en la golejon aŭ ekster la ludkampon.

===La tasko de la oficialuloj===
Prijuĝante pri '''ofsajdo''' aŭ '''ne-ofsajdo''' la [[arbitrulo|matĉestro]] ricevas helpon de siaj [[liniarbitrulo|asistantoj]]. Ili ja troviĝas ĉe la flanklinio apud la antaŭlasta defendanto kaj tial povas pli trafe prijuĝi la situacion.

La tasko de la asistanto ne facilas, ĉar ili devas samtempe sekvi atakojn kaj kontraŭatakojn kaj prijuĝi kiuj ludistoj estas en ofsajda pozicio, kiam la pilko estas pasigata (ofte trans la tuta ludkampo) kaj tiam konsideri ĉu la ofsajdpozicia ludanto aktive enmiksiĝas en la ludon. La risko de misjuĝo estas plie grandigata pro la perspektivo, se la ofsajdpozicia ludanto ne estas proksima al la antaŭlasta defendanto kaj la asistanto ne ekzakte samdistanca al la golejlinio. Spektantoj ofte subtaksas la malfacilon de ĉi-tasko: se defendanto kaj avanulo kuras en kontrauajn direktojn, ili facile povas distanciĝi je 2 metroj aŭ pli ene de dekona sekundo. Do, se la asistanto ne trafas tre precize '''la''' momenton de pilko-pasigo, misjuĝo estas neevitebla.

* La ''ofsajda regulo'' ne validas en futbalo sur malgrandaj kampoj, ekz-e [[futsalo]] en halo, aŭ subĉiela futbalo sur reduktita kampo.
* Pri la ŝanĝoj proponitaj de la konkurso [[Confed-Cup 2005]], multe disputitaj kaj revokitaj por [[Futbala Mondpokalo 2006]] - vidula germanlingvan vikipedian paĝon [[http://de.wikipedia.org/wiki/Abseits_%28Fu%C3%9Fball%29#Entstehung]]
* Plia literaturo: Pri la principa malkapablo de homoj, observi samtempe 22 agantojn plus pilkon kaj tekniko por solvi la dilemon, legu Der Spiegel Nr.10/2005 (germanlingve)

===Ofsajda kaptilo===
La ofsajda regulo kompreneble donas ŝancojn taktike profiti el ĝi. Oni parolas pri '''ofsajda kaptilo''', se defenda teamo intence ''ofsajdigas'' la oponan teamon: tuj antaŭ la opona pilkpasigo la defendantoj rapide forkuras de la propra golejo tiel, ke unu aŭ pluraj atakantaj oponuloj pli proksimas al la golejo. Tiu taktiko apartenas al la plej malfacilaj en moderna futbalo, ĉar foje estas onoj de sekundoj kaj centimetroj, kiuj decidas pri la efiko. Krome ĝi ne estas senriska, ĉar ĝi nur funkcias, kiam ĉiuj defendantoj agas koncerte. La '''ofsajda kaptilo''' estis perfektigita en la 1970-aj jaroj futbalklubo [[Ajax Amsterdam]] kaj la nederlanda nacia teamo.

==Rugbeo==
En [[rugbeo]] ludanto "ofsajdas", kiam
* li estas pli antaŭe ol perpiede ŝotata pilko aŭ
* li dum unu el la statikaj ludsituacioj (en la angla: ''Scrum'', ''Ruck'' aŭ ''Maul'') troviĝas antaŭ la plej malantaŭa piedo de samteama ludanto en tiu amasiĝo aŭ
* li dum "tenado" de iu ludanto troviĝas antaŭ la pilko kaj pretas ludi.
Post delikto kontraŭ iu el tiuj reguloj la kontraŭa teamo rajtas ŝoti [[penalo]]n.

==Glacihokeo==
'''Ofsajdo''' en [[glacihokeo]] okazas - laŭ regulo 450/ 451 de la internacia hoke-federacio IIHF - se unu aŭ pluraj atakantaj ludantoj estas ludopretaj en la oponula defenda triono de la ludkampo, antaŭ ol la hokeodisko transpasis la bluan linion.

Por ne ''ofsajdi'' ne estu iu teamano antaŭ la ludanto kun la hokeodisko kaj la defendata golejo.

Ne estas '''ofsajdo''', se ...
* la avanulo estas antaŭ la hokeodisko, kiu estas reludata de defendanto
* la avanulo retroveturante gvidas per sia hokeilo la hokeodiskon en la oponulan defendan trionon de la ludkampo

'''Golejarea ofsajdo''' - laŭ regulo 471 de la internacia hoke-federacio IIHF - okazas se avanulo troviĝas en la goleja areo kaj aktive pretas ludi aŭ malhelpas al la golulo (se li pasivas kaj ne malhelpas al la golulo, la ludo daŭriĝas sen fajfo). Se ludanto ŝotas la hokeodiskon en la golejon, dum li aŭ alia samteamano troviĝas en la goleja areo, li ne atingis validan golon, krom se oponulo devigas lin en la golejareon aŭ malhelpas lin forlasi ĝin.

Momente tre disputata estas tria formo de '''ofsajdo''' en glacihokeo estas la '''2-linia pasigo''' (diskpasigo trans du lineoj - blua kaj ruĝa). Tiu regulo ne validas en la eŭropaj ligoj de glacihokeo, kaj ekde la ludsesio 2005/06 ne plu validas en la usona [[NHL]].

==Etimologio==
'''Ofsajdo''' - el la angla ''"offside"'', respektive ''"off side"'' (for de la flanko). Kontraŭo: ''"onside"''

Komparo al la regularo de "ĝemelaj sportoj" [[rugbeo]] (vidu supre) kaj [[American Football]], kiuj ja havas la saman originon kiel futbalo, montras: ĉiu ludanto ''antaŭ'' la pilko estas ''"off his side"'' (for de sia flanko), do en la malĝusta, malpermesata flanko de la pilko, dum ĉiu ludanto malantaŭ la pilko estas ''"on side"'' (sur la flanko, kie li devus esti).

=> vidu ankaŭ la interesan historion de ''ofsajdo'' en la angla vikipedia paĝo (http://en.wikipedia.org/wiki/Offside_law_%28football%29#History)

== eksterajEksteraj ligiloj ==
*{{el}} [http://www.iihf.com/hockey/rules/offrules_2006.htm reguloj de glacihokeo - IIHF (angle aŭ germane)]
*{{el}} [http://www.dfb.de/dfb-info/regeln/fussballregeln/regel/regel11.html Fußballregeln (DFB)]

[[Kategorio:glacihokeoGlacihokeo]]
[[Kategorio:Futbalo]]
[[Kategorio:Rugbeo]]
[[Kategorio:regulojReguloj de sportoj]]

[[ar:تسلل]]