Lano: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: tl:Lana; cosmetic changes |
|||
Linio 1:
[[Dosiero:Wool.www.usda.gov.jpg|thumb|Mallong- kaj longhara lano en familia esplorcentro en Boonesville, [[Arkansaso]] ]]
[[Dosiero:Wool shorn from aust merino sheep.jpg|thumb|rightt|180px|Tondlando de [[Aŭstralio|aŭstralia]] [[merinoŝafo]]<!-- id:Wol di tempat pengguntingan bulu domba
'''Lano''' estas la molaj haroj de la [[felo]] de kelkaj [[mamuloj]] (kontraŭe al la [[kovra haro]]), precipe tiuj de [[ŝafo]]j (tondita lano).
Kiel [[silko]] kaj [[kazeino]] ĝi estas proteinofibro, sed lano kaj aliaj bestaj haroj distingas sin per alta [[sulfuro|sulfurenhavo]] (3-4 %), kiu originas en la alta enhavo de la duobla [[aminoacido|aminacido]] [[cisteino]]. Lano estas [[rekreskanta krudmaterialo]].
Ĝi estas natura fibro kiu devenas el la hartondado de ŝafoj, sed ankaŭ de aliaj herbomanĝantoj, kiel [[kapro]], [[kamelo]], [[kuniklo]], [[gruntbovo]], [[lamo]], [[alpako]], [[vikuno]], ktp. Temas pri fibro de proteino ([[keratino]]), fajna, milda, malpeza, izoliga, kontraŭhumidiga, elasta kaj frizita. La fibroj povas plilongiĝi ĝis 50 %: tio okazas ĉar la fibroj komponiĝas el pintaj skvamoj ligitaj baze kaj sub premo.<ref name="ReferenceA">"La fábrica de lana", p.15-17. Natura, Madrido, nº 298.</ref>
==
'''Tondolano''' aŭ '''tondita lano''' estas lano de vivanta besto kaj ne recikligita, reuzita materialo farita el malnovaj teksaĵoj aŭ trikaĵoj ([[ŝirlano]]) aŭ el feloj de mortigitaj bestoj.
==
Lano havas naturan termoregulan kvaliton. Ene de la fibroj la lano povas gardi akvovaporon, sed la surfaco forpelas akvon. Ĝi povas absorbi akvon ĝis 33 % de sia seka pezo, sen sentigi malseketon, ĝi forkondukas malseketon pli rapide ol la ofte uzata kotono. Ĉar lanaĵoj (konsiderante la tutan volumon) konsistas el ĝis 85 % da aero, ili varmigas bonege. Lano malfacile malpurigas kaj apenaŭ malglatiĝas, ĉar la fibro estas tre elasta. Lano konservas la kolorojn kaj malfacile ekbrulas. Ĝi fakte ne brulas, sed nur karbiĝas. Kontraŭe al homfaritaj fibroj ĝi akceptas malmulte da ŝvitodoro. Lano inklinas al formo de lannodetoj, kion specifaj proceduroj povas malplialtigi. Sen prilaborado malglata lano povas malagrable grati la haŭton, sed tio ne okazas pri altkvalitaj [[merinolano]].
[[Dosiero:Sheep - melbourne show 2005.jpg|thumb|right|180px|Lanŝafoj en [[Melburno]]<!-- en:Wool sheep, [[Royal Melbourne Show]]
==
Por rikolti la lanon, la bestoj estas ĝenerale tonditaj ([[tondolano]], kutime po unufoje jare printempe) aŭ elkombitaj: [[kaŝmirkapro]]j ([[kaŝmirlano]]), [[angorakuniklo]] ([[angoralano]]). Ĉe kelkaj ŝafrasoj la lano estas deŝirita (tio estas por la besto sendoloriga, ĉar oni forprenas nur la jam preskaŭ malfiksitajn harojn). La lano de [[angorakapro]]j nomiĝas [[mohero]]. La tondadon oni faris iam per specialaj larĝaj tondiloj, sed nuntempe per elektraj tondomaŝinoj. El unu ŝafo oni akiras el 4 al 5 k.<ref
==
Ju pli maldikaj estas la fibroj, des pli valora estas la lano. [[Merinolano]] estas tre mola, maldika, krispita. Ĝi devenas de la [[merinoŝafo]]. Tiu tipo estas la 40 % de la tutmondaj ŝafoj, 43 % el miksitaj kaj 17 el specialaj: alpako ktp. <ref
==
La lano estos antaŭpreparita, t.e. oni lavas, kombas, farbas aŭ blankigas ĝin kaj [[ŝpino|ŝpinas]] ĝin al longaj [[fadeno]]j. Oni teksas tiujn fadenojn al [[teksaĵo]]j, sed ili uzeblas ankaŭ por [[trikado]] (trikoto) kaj [[trikaĵo]] aŭ ĉe produktado de [[tapiŝo]]j permane aŭ per maŝinoj. La purigita kaj kombita lano povas esti ankaŭ prilaborita por atingi [[felto]]n.
Oni ekipas (prilaboras) lanon por ke ĝi havu kvalitojn, kiujn la naturprodukto ne havas. Tiaj ekipaĵoj donas al ĝi reziston kontraŭ [[tineo]]j, [[lavmaŝino|maŝinlavado]], feltigo, ktp.
==
Oni ĉefe ŝpinas lanon al [[fadeno]]j. Sed oni uzas ĝin ankaŭ por [[matraco]]j aŭ kiel naturan malvarmizolilon. Ŝaflano taŭgas por tio, ĉar ĝi ne estas brulema kaj kaze de [[fajro|fajrego]] nur karboniĝas kaj ŝrumpiĝas (oni tuj ekkonas la tipan brulodoron). Tial oni uzas ĝin hodiaŭ por teknikaj teksaĵoj (fajroprotekto, laborvestaĵoj). Ankaŭ tapiŝoj kaj seĝteksaĵoj en publikaj veturiloj kiel aviadiloj, trajnoj aŭ busoj estas el lano.
==
[[Dosiero:Wool.jpg|thumb|right|180px|[[Trikado|Triklano]]<!-- he:צמר
Jam la prauloj de la [[inkaoj]] kreis maldikaj fadenoj el la lano de la [[Sudameriko|sudamerikaj]] [[alpako]]j kaj la sovaĝaj [[vikuno]]j. Ankoraŭ hodiaŭ alpaka lano estas altkvalita fadenaro. Ĝi estas kvinoble pli varmiga ol ŝaflano. Per mikroskope malgrandaj aerpoŝetoj ĝi varmigas pli ol preskaŭ ĉiu alia besta fibro. Alpaka lano ne enhavas [[lanolino]]n kaj estas tial taŭga por lanalergiuloj.
Linio 36:
La triklano, kiun oni vendas por la kreativaj trikantoj, estas hodiau jam miksaĵo de natura lano kaj plastaj fibroj.
==
La lano, precipe la ŝaflano enhavas la valoran [[lanograso]]n [[lanolino]]. Kutime tiu ero estas eltirata el la lano dum la antaŭpreparoj, kaj poste realdonita al la purigita lano. Oni ankaŭ uzas ĝin por aliaj celoj en la kosmetik- kaj teksaĵindustrio.
==
*
*
==
Ekzistas [[proverbo]]j pri lano en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]]:<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php]</ref>
*
*
==
{{referencoj}}
==
{{el}} http://www.wool.com.au/attachments/Education/AWI_WoolFacts.pdf <!-- id:''Wool Facts'' September 2005 edition: Australia's Wool Industry
{{el}} http://www.sheepusa.org <!-- id:American Sheep Industry Association en:American Sheep Industry Association
{{el}} http://www.ncwga.org <!-- id:Natural Colored Wool Growers Association en:Natural Colored Wool Growers Association
{{el}} http://www.woolfestival.com <!-- en:Wool Festival
{{LigoElstara|hu}}
|