'''Hipokampo''' estas grava parto de la [[cerbo]]j de homoj kaj de aliaj [[mamulo]]j. Ĝi estas parto de la [[limba sistemo]] kaj havas grandan rolon en [[longdaŭra memoro]] kaj spaca navigado. La hipokampo estas para stukturo, aperante en la dekstra kaj maldekstraj flankoj de la cerbo, kiel la rilata [[kortekso|cerebra kortekso]]. En homoj kaj aliaj primatoj, la hipokampo estas en la [[temporala lobo]], sub la korteksa surfaco. La kurba formo similas al [[hipokampo]] aŭ korno de ŝafo laŭ fruaj anatomiistoj. Anatomiisto Julius Caesar Aranzi nomis ĝin laŭ la greka vorto hipokampo (ιππος, ''hippos = ĉevalo'', καμπος, ''kampos = mara bestaĉo'') kaj tiel estas la nomo interlingve, eĉ kiam la vorto por la besto hipokampo estas malsame.