Sennaciismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Sennaciismo''' estas termino priskribanta politikajn konceptojn ĉefe vortigitajn de [[Eŭgeno LANTI]], kiuj kunigas iujn aŭ ĉiujn el la jenaj tendencoj kaj ideoj:

a) radikala kontraŭnaciismokontraŭ[[naciismo]],

b) [[universalismo]],

c) [[tutmondismo]],

ĉ) agnosko de la historia tendenco al lingva unueciĝo de la homaro kaj foje eĉ la strebo akceli ĝin,

d) neceso de tiusenca eduko kaj organizo de la monda [[proletaro]], kaj

e) la utilo de Esperanto kiel instrumento de tiusenca edukado.

Linio 61:
Dum la 80-aj jaroj, en la periodo, dum kiu T. Burnelle estis la sekretario
de la Sennaciista Frakcio, estis decidita ''Deklaracio pri Sennaciismo'', kiu
akcentis, ke la sennaciistoj luktas kontraŭ la naciismo kaj cele al
ĝenerala individua rajto de memdetermino, kiu inkluzivas la individuan
rajton sin (identece) determini laŭvole. La Frakcio plu agadis, sed estis
dum la 80-aj kaj 90-aj jaroj parte nefunkcianta, kvankam debato pri sennaciismo pluis en la kolumnoj de '''[[Sennaciulo]]'''.

===Sennaciismo hodiaŭ===
Ĉe la SAT-Kongreso en [[Nagykanizsa]] ([[Hungario]]) en 2001 estis reestablita la
Sennaciisma Frakcio de SAT rezulte de rekreskinta intereso pri sennaciismo kaj rilataj temoj, kiu evidentiĝis jam antaŭe per la fondo de la dissendolisto "Sennaciismo". Dum la refonda kunveno estis decidita [http://satesperanto.free.fr/frakcioj/sen_dekl.html Deklaracio pri Sennaciismo], kiu estas reviziita versio de la antaŭa Deklaracio.

La nun aktivaj sennaciistoj de la Sennaciisma Frakcio kulturas kaj evoluigas la universalismajn kaj (radikale) kontraŭnaciismajn pensofluojn, kiuj karakterizis ankaŭ pli fruajn elformulojn de la sennaciismo. Ili malpli strikte ol antaŭaj generacioj de sennaciistoj orientiĝas je la lantia sennaciismo, kaj ankaŭ ne alstrebas doktrinan homogenecon. Kelkaj membroj de la Frakcio klopodas rezisti ideologiojn, kiuj iĝis tre influaj en la ĝenerala Esperanto-movado dum la pasintaj jardekoj kaj kiuj parte deriviĝas el [[Novdekstrismo|novdekstraj]] medioj: [[etnismo|etnismon]], instrumentigon de Esperanto por diversaj specoj de identec-politiko, diferencismon (etnoplurismon) kaj "lingvodefendadon". Ankaŭ ekster SAT kaj
la Sennaciisma Frakcio troviĝas esperantistoj, kiuj diversgrade aliĝas al sennaciismaj ideoj.

==Verkoj pri Sennaciismo==
*[[Viktoro Kolĉinski|ELSUDO, V.]], ''[[ABC de Sennaciismo]]'', [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]], 1924
*[[Eŭgeno Lanti|LANTI, Eŭgeno]], ''[[La Laborista Esperantismo]]'', [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]], 1928
*[[Boris Lvoviĉ Ejdelman|EJDELMAN, Boris Lvoviĉ]] kaj [[Nikolao Nekrasov|NEKRASOV, Nikolao]], ''[[Sennaciismo kaj internaciismo]]'', 1930
*[[Eŭgeno Lanti|LANTI, Eŭgeno]], ''[[Vortoj de Kamarado E. Lanti]]'', 1931
*[[Eŭgeno Lanti|LANTI, Eŭgeno]], ''[[Manifesto de la Sennaciistoj]]'', 1931

Pliaj tiutemaj artikoloj legeblas en diversaj [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]]-gazetoj.

==Vidu ankaŭ:==
* [[Kosmopolitismo]]
* [[mondcivitano|Mondcivitanismo]]
* [[Naciismo]]
* [[Senlandlimisma reto]]
* [[Transnaciismo]]

==Eksteraj ligoj==
*[http://www.satesperanto.org/-Sennaciisma-Frakcio-de-SAT-.html Sennaciisma frakcio de SAT]
*[http://home.arcor.de/gmickle/skk/index.html Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo]
*[http://www.nodo50.org/esperanto/lanti.htm Eugène Lanti la sennaciisto]
*[http://home.arcor.de/gmickle/skk/92shlanti.html Eŭgeno Lanti - 125a naskiĝtago]

[[Kategorio:Sennaciismo|*]]
[[Kategorio:Politiko]]

[[Kategorio:Esperanto-movado]]
[[Kategorio:Ismo]]
{{EdE|S}}

[[de:Anationalismus]]
[[en:Anationalism]]
[[es:Anacionalismo]]
[[fr:Anationalisme]]