Belteno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cy:Calan Mai
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Belteno''' estas antikva [[gaŭloj|gaŭla]] festo meze inter la printempa [[ekvinokso]] kaj la somera [[solstico]], do ĉirkaŭ la [[5-a de majo]]. La nomo devenas de la malnova irlanda vorto ''Beltene'' ('hela fajro').
 
==Historio de Belteno==
Fontoj el la [[10-a jarcento]] rakontas, ke en Belteno druidoj bruligis fajron ĉe supro de monteto kaj pelis la brutaron inter du fajroj por purigi ilin.
 
Belteno estas specife gaela festo. Aliaj keltaj kulturoj, ekzemple la [[kimroj]] kaj [[bretonoj]], ne havis ĝin, kvankam multaj kulturoj havas ian printempan feston.
 
===Belteno Festata de Novpaganoj===
En [[novpaganismo]] Belteno estas unu el la ok sunaj festoj. Kvankam la novpagana Belteno pruntis kelkajan aferojn el la gaela Belteno, ĝi pli similas al la ĝermana [[Majfesto]]. Novpaganoj festas Beltenon la [[1-a de majo|1-an de majo]] en la norda hemisfero kaj la [[1-a de novembro|1-an de novembro]] en la suda hemisfero.
 
====Belteno de Vikanoj====
[[Image:Beltane Dancers 2006.jpg|thumb|Festantoj dancantaj ĉirkaŭ brulanta fajro. Fajro estas grava simbolo de purigo por Vikanoj.]]
'''Belteno''' (Ankaŭ nomata Esperante '''Beltejno'''), la komenco de Sumero, estas la plej grava festata tago krom Saŭeno en la [[Viko|Vika]] [[Rado de la Jaro]]. Ĝi estas festo pri ĝojo kaj vivo. Nomata laŭ la [[Kelta]] dio 'Bel', la bruligo de fajroj estas tradicia okazo dum chi tiu festo. La asocio de Belteno kun fajro ankaŭ signifas, ke ĝi estas puriga festo.
 
Vikaj [[mankunigo (Viko)|mankunigoj]] ofte okazas dum Belteno.
 
=====Belteno laŭ Vika Mitologio=====
Dum Belteno, la Heldio maturighis sufiche por regi. Li eksreĝigas la Mallumdion, kaj la Diino iĝas Patrino.
 
==Beltejno en Esperantaj Libroj==
Fikcia Belteno en Britio en la [[1-a jarcento]] estas priskribita en la Esperanta [[romano]] ''[[La ŝtona urbo]]''.
 
==Vidu ankaŭ==
*[[Novpaganismo]]
*[[Viko]]
 
== Eksteraj ligiloj ==