Rinocero de Dürer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e corrr duobla referenco +<ref name>(Check: 81) AWB
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Dürer rhino.png|thumb|right|400px|''Rinocero''<br />[[Albrecht Dürer]], [[1515]]<br />Ligna gravuraĵo (21,4 x 29,8 cm)]]
La '''''Rinocero de Dürer''''' ([[Germana lingvo|germanlingve]] ''Dürers Rhinocerus'') estas la nomo de [[Ligno|lignalignogravuraĵo]] gravuraĵo fare de la [[Germanio|germana]] [[artisto]] [[Albrecht Dürer]] en [[1515]]<small><ref>Ne [[1513]], malgraŭ kontraŭa aserto de la enskribaĵo sur la gravuro. (Bedini, p.121)</ref></small>. La bildo baziĝas sur skribita priskribo kaj rapida skizo de kaptita [[Rinocero|hinda rinocero]] fare de nekonata artisto, kiam la besto elŝipiĝis en [[Lisbono]]n pli frue en la sama jaro. Dürer fakte neniam vidis tiun rinoceron, kiu estis la unua vivanta specimeno alportita al [[Eŭropo]] depost la [[Romia imperio|romia periodo]]. Je la fino de la jaro [[1515]], la [[Listo de reĝoj de Portugalio|reĝo de Portugalio]] [[Emanuelo la 1-a (Portugalio)|Emanuelo la 1-a]] sendis la beston kiel donacon al la [[papo]] [[Leono la 10-a]], sed ĝi mortis komence de [[1516]] survoje al [[Romo]], pro ŝiprompo proksime al la [[Italio|itala]] marbordo. Alian vivantan rinoceron oni ne revidis en Eŭropo antaŭ la alveno de dua hinda specimeno al Lisbono en [[1577]].
 
Malgraŭ neekzaktaĵoj rilate al [[anatomio]], la ligna gravuraĵo de Dürer fariĝis tre populara en Eŭropo, kaj estis multfoje kopiita dum la tri sekvaj jarcentoj. Ĝi restis rigardita kiel realista kaj fidela bildigo de rinocero ĝis la fino de la [[18-a jarcento]]. Sekve, pli realistaj desegnaĵoj kaj [[pentraĵo]]j anstataŭis ĝin, precipe tiuj de la [[Clara (rinocero)|rinocerino Clara]], kiuj estis ekspoziciitaj tra la tuta kontinento dum la [[1740|1740-aj]] kaj [[1750|1750-aj jaroj]]. Oni interalie diris pri la gravuraĵo de Dürer, ke "''verŝajne neniu alia bildo de besto havis tiel grandan influon sur la artoj''"<small><ref>Clarke, p.20.</ref></small>.