Sekundo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pnb:سکنٹ
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: an:Segundo; cosmetic changes
Linio 15:
Kun la evoluo de ĉiam pli precizaj mezuriloj kaj mezuraj metodoj, oni trovis, ke la turniĝado de Tero ne estas sufiĉe unuforma kaj stabila, por ebligi science ekzaktan difinon de baza mezurunuo. En la 1950-jaroj oni transiris al difino bazita sur la astronomia ''tropika jaro'', t.e. la daŭro de unu rondiro de Tero ĉirkaŭ Suno, de unu printempa ekvinokso al la sekva. La nova difino fiksis, ke unu tropika jaro (la jaro 1900, kun astronomie precizega difino pri la ekzakta tempopunkto) egalis al 31 556 925.9747 sekundoj.
 
En 1967 estis akceptita la nuna difino, por kies praktika realigo oni bezonas atomajn horloĝojn. La baza difino restas sen ŝanĝoj, sed dum la jaroj ekestis precizigoj pri kondiĉoj de la mezurado. Unu el ili koncernas etajn korektojn bezonatajn, laŭ la ĝenerala teorio pri relativeco, pro efikoj de gravitodiferencoj inter diversaj lokoj sur Tero. La alian kondiĉon difinis, en 1997, la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj: ĝi preskribis, ke la difino celas cezian atomon senmovan en temperaturo 0-kelvina.
 
Multoblojn kaj onojn de sekundo oni povas regule nomi aldonante [[SI-prefikso]]n, sed tio estas plej ofte farata nur pri onoj de sekundo: ekz. ''milisekundo'' (ms) estas milono de sekundo, ''mikrosekundo'' (µs) estas milionono. Pli longaj tempoj estas ekz. ''kilosekundo'' (ks, 1000 s aŭ 16 minutoj 40 s) aŭ ''megasekundo'' (Ms, miliono da sekundoj, t.e. ĉ. 11 tagoj 14 horoj). En la ĉiutago, oni uzas la jam antikvajn mezurunuojn ''minuto'' (egala al 60 sekundoj) kaj ''horo'' (3600 sekundoj). Tiujn eblas ekzakte difini kiel multoblojn de sekundo. Sed se oni difinas ilin kiel 1440-onon kaj 24-onon de ''tago'' (aŭ ''tagnokto'', iam ankaŭ nomata ''diurno''), oni ree renkontas la problemon pri rotacio de Tero. ''Jaro'' estas plursenca kalendare, kaj ankaŭ astronomie ĝi havas diversajn difinojn. ''Semajno'' kaj ''monato'' estas uzataj kiel tempounuoj precipe kiam temas pri kalendaraj dato-intervaloj.
Linio 38:
 
[[als:Sekunde]]
[[an:Segundo]]
[[ar:ثانية]]
[[arc:ܪܦܦܐ]]