Gangreno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sr:Гангрена
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: ko:괴저; cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:ULCERCELLULITIS1.JPG|thumb|]]
'''Gangreno''' estas detrua, iom post iom etendiĝanta putriĝo de ia parto de vivanta korpo. Ĝin kaŭzas daŭra foresto de la sangoprovizo pro vundiĝo aŭ infektiĝo.
 
Ĝi ofte aperas apud malsanoj kiel [[arteriosklerozo]], [[diabeto]], Raynaud-malsano, Bürger-malsano, tifo kaj okaze de brulvundiĝo, frostosufero aŭ longtempe kuŝmalsano.
 
== Seka gangreno ==
La seka gangreno okazas pro laŭgrada malpliiĝo de la sangoprovizo de iu korpomembro (diabeto, arteriosklerozo, [[ergotismo]]). La trafita korpomembro koloriĝas, oni povas ĝin palpi kiel malvarman kaj ĝi iĝas pli malhela kaj seka ol la ĉirkaŭaj histoj. La trafita parto povas nigriĝi, elsekiĝi kaj tute formorti. La kuracado okazas per plibonigo de la sangocirkulado de la trafita parto.
 
== Malseka gangreno ==
Malseka gangreno aperas, se la sangocirkulado de iu korpoparto abrupte ĉesas (ekz. brulvundiĝo). El tiuj histoj, kiujn ne detruis la vundiĝo, elfiltras likvaĵo, nutranta la damaĝajn bakteroiojn. La trafita parto ŝveliĝas, alikoloriĝas, ekhavas malbonana odoron. La kuracado okazas per antibiotikoj, kelkfoje per forigo de la malsanaj histoj.
 
== Gasgangreno ==
La akuta formo de la gangreno estas la gasgangreno, kaŭzita de bakterio el la genro ''Clostridium'', multiĝanta en senoksigena ĉirkaŭo. La malsano elformiĝas en profundaj, batita aŭ trapenetraj vundoj (ekz. en militoj), kiujn oni ne purigis, seninfektivigis. Tio povas okazi eĉ ĉe aborto.
 
Linio 38:
[[it:Gangrena]]
[[ja:壊疽]]
[[ko:괴저]]
[[ku:Lareşe]]
[[nl:Gangreen]]