Paŭlo Moĵajevo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Personaĵoj: + ligilo al Miĥail Ŝĉerbakov
e Eta aktualigo
Linio 24:
Esperanton Paŭlo lernis memstare laŭ la lernolibro de [[Boris Kolker]], la lernado komenciĝis somere 2000. Ekde la jaro 2001 li partoprenis ĉiujn Krimeajn E-renkontiĝojn ("[[Aroma Jalto]]" kaj "[[Velura Sezono]]"). Krom aranĝi en Simferopolo ĉiujarajn E-kursojn li iom da tempo gvidis la retan E-kurson "Ŝkola Esperanto" ("Lernejo de Esperanto").
 
Ekde la jaro 2002 li okupiĝas pri tradukado. Plej famas liaj tradukoj de diversaj ruslingvaj kantoj kaj kelkaj pecoj el famaj anglalingvaj muzikaloj de [[Andrew Lloyd Webber|A. L. Webber]] — tiuj tradukoj konsistigas la signifan parton de lia kanto-disko "[[Pluke-Traduke]]" (2005). Siajn tradukitajn kantojn li prezentas koncerte dum diversaj E-aranĝoj (i.a., dum IJK-2004, IJK-2005, IJS-2005, ARKONES-2005, RET-2007 kaj, IET-2008, IJK-2008). Li partoprenis ankaŭ tradukadon de subtitoloj por kelkaj sovetiaj kin-filmoj.
 
Ekde la pleja komenco P. Moĵajev estis "gramatikema" esperantisto. Li donas multajn konsultojn rete pri la "dubaj" punktoj de E-gramatiko; ekde somero 2003 dum kelkaj jaroj li estis ĉefa provlegisto de [[Kontakto (revuo)|"Kontakto"]]. Krome, ekde la lanĉo de la seminario "[[Flugiloj de malfacila vento]]" li partoprenis ĝin kiel unu el la gvidantoj de la gramatika parto (i.a., en la seminarioj, organizitaj dum IJK-2004, IJK-2005 kaj, RET-2007, IJK-2008).
 
Somere 2007 P. Moĵajev transprenis la redaktadon de la revuo [[Kontakto (revuo)|"Kontakto"]] de [[Eugenia Amis]].