Trolebuso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Trolebuso''' estas [[elektro|elektra]] [[aŭtobuso]], kiu prenas sian [[energio]]n per [[troleo]] super la vojo.
 
Male al [[tramo]], al kiu sufiĉas unu drato kaj la metalaj reloj por provizi energion, trolebuso bezonas du dratojn. Ĉar tiuj devas ne havi kontakton inter si, la busa troleo-duo devas esti mallarĝa; ĝi kutime konsistas el [[pulio]]j, kiuj ne glitas, sed ruliĝas laŭlonge de la dratoj.
 
Avantaĝoj de trolebusoj estas, kiel ĉe elektraj tramoj, la manko de rubgasoj kaj motora bruo kaj la akcela forto ĉe malaltaj rapidoj (elektra motoro ne bezonas transmisiilon). Esploroj trovis, ke eĉ la rubgasa bilanco (kiu enkalkulas la rubgasojn de elektro[[centralo]]j) estas favora. Kompare al tramo trolebuso postulas malpli da substruktura investo, ĉar oni ŝparas la trakojn.