Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
==Municipoj de Granado==
Saluton kaj gratulon pro la rapida enmeto de tiuj artikoloj. Ĉu vi enmetis la esperantan ligon en almenaŭ unu el la ekvivalentoj?, ĉar alimaniere esperanta versio kaj ligo ne funkcios laŭ mia kono de Vikipedio. Mi aldonis ĝin ekzemple en [[Almuñécar]] kaj same por la aliaj alilingvaj ligoj en nia esperanta versio, ĉar tio ekzistas ne nur en la hispana.--[[Vikipediisto:Kani|kani]] 21:32, 13. Sep 2009 (UTC)
 
==Amasa kreado de ĝermoj==
Kara Negh unue ankaŭ bonvenon miaflanke kaj dankon ke vi diligente eklaboras por nia vikipedio. Tamen konstato kaj peto: Vi verkis en la lastaj tagoj amason da ĝermoj, tio estas unufrazaj artikoloj de la tipo ''x-o estas unu el la 99 kantonoj de ..." aŭ y-o esta komunumo de Katalunio. Estis tempo, kiam homoj (grandparte helpe de robotoj) amase alĵutis novajn paĝojn kun tia tipo, precipe komunumoj de Germanio, Italio kaj Brazilo. Tio ne trovis la subtenon de la plej multaj kunverkantoj kaj de la komunumo. Ni interkonsentis, ke la ekzistantjan ĝermojn ni lasu esperante, ke ili iam kompletiĝu, sed ni interkonsentis, ke ne kreiĝu novaj tiaj serioj. Tial mia urĝa demando kaj peto: Ĉu vi intencas el tiuj kelkcent ĝermoj en la venontaj monatoj fari bonajn artikolojn (vidu kiel modelon la komunumojn de svislando ekzemple en [[distrikto Hochdorf]], tiam via laboro bonvenas. Se tamen vi nur volas aldoni kompletans liston de katalunaj komunumoj kaj usonaj kantonoj, tiam mi forte petas, ke vi tion faru en du simplaj artikoloj, unu sub la titolo ''listo de katalunaj vilaĝoj'' kaj la aliaj ''listo de usonaj kantonoj''. Se vi havas demandojn, tiam mi estas volonte je via dispono. Estas multe da farenda laboro, kaj estas preferinda havi malmultajn bonajn artikolojn ol nur amason da unufrazaĵoj. Amike [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 21:46, 13. Sep 2009 (UTC)