Mumpf: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: es:Mumpf; cosmetic changes
Linio 13:
}}
 
== Pri la komunumo ==
''' Mumpf''' estas komunumo en la [[distrikto Rheinfelden]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1308 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
La vilaĝo Mumpf situas ĉe la suda bordo de la rivero [[Rejno]] ĉe la piedo de la [[Ĵurasa Montaro|Argovia Tavolĵuraso]]. La orientan limon de la komunumo formas la rivereto ''Fischingerbach'', kiu alfluas al Rejno. La areo de la komunumo mezuras 3,13 km², de kiuj 1,39 km² estas kovritaj de [[arbaro]] kaj 0,68 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 500 m [[s.m.]] ĉe la marĝeno de la altebenaĵo ''Chriesiberg'', la plej malalta punkto je 280 m [[s.m.]] ĉe la bordo de la Rejno.
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Mumpf limas en nordo aliflanke de la rivero [[Rejno]] al la [[Germanio|germana]] urbo [[Bad Säckingen]], en oriento al [[Stein, AG|Stein]], en sudoriento al [[Obermumpf]], en sudokcidento al [[Zuzgen]], en okcidento al [[Zeiningen]], kaj en nordokcidento al [[Wallbach AG|Wallbach]].
 
== Trafiko ==
Mumpf disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] de [[Bazelo]] al [[Frick AG|Frick]] kaj [[Zuriko]] respektive al [[Laufenburg AG|Laufenburg]], kiu estas servata de la regiona trajnliono S1 de la bazela regiontrafikreto.
 
La komunumo disponas ankaŭ pri aliro al la nacia [[aŭtoŝoseo]] [[CH-A3|A3]] de Bazelo tra Zuriko al [[Koiro]].
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Mumpf datas el la jaro [[1218]] kiel ''Mumpher''.
 
Linio 34:
La vilaĝo, kiu nomiĝis ĝis la jaro [[1803]] ''Niedermumpf'' en [[mezepoko]] estis homburga servuto kaj poste [[Habsburgoj|habsburga]] kiel parto de la voktdistrikto [[Bad Säckingen]]. En la jaro [[1797]] la regiono estis konkerita de [[Francio|francaj]] trupoj. Post mallonga franca regado, ghi kun la tuta [[Frick-Valo]] fariĝis en [[1802]] parto de la [[Helveta Respubliko]] kaj en [[1803]] de la nova [[Kantono Argovio]].
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{el}}[http://www.mumpf.ch Oficiala retejo de la komunumo Mumpf]
{{el}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1800.php Mumpf en la Historia Leksikono de Svislando]
Linio 41:
{{Rheinfelden (distrikto)}}
{{projekto|commons=Category: Mumpf|markilo=Mumpf}}
 
 
 
 
[[de:Mumpf]]
[[en:Mumpf]]
[[es:Mumpf]]
[[fr:Mumpf]]
[[it:Mumpf]]