Historio de kristanismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: pt:História do cristianismo; cosmetic changes
Linio 2:
[[Dosiero:SudarioFace.jpg|thumb|[[Negativo (fotado)|Negativo]] de la unua [[fotografio]] de la [[Mortotuko de Torino]] el la jaro [[1898]]; en la tolon estis post sia morto vualita la korpo de [[Jesuo]]]]
 
'''Historion de kristanismo''' eblas kompreni principe per du manieroj: tamen kiel fako de [[historio]], kiu dediĉas sin al historio de [[kristanismo|kristanaj]] eklezioj; sed kelkaj [[teologio|teologoj]] komprenas la t.n. '''eklezian historion''' kiel memstaran [[teologio|teologian]] disciplinon. La diferenco inter ambaŭ konceptoj konsistas en tio, ke dum historiisto konceptas la historion enkadre de [[metodo|metodologio]]logio al lia fako propra, teologo uzas metodikon propra al teologio - kaj ĉikaze li komprenos la eklezian historion kiel parto de la t.n [[historio de savo]].
 
Rilate al multaj historiaj cirkonstancoj, kiuj estas parto de la historio de eklezio mem, la temo de eklezia historio estas tre tikliĝema kaj tial estas do tre malfacile konservi harmonion dum interpretado de la temo kaj respekti leganton, kiu havos pri la historia demando malan opinion. Sendisputa [[paradokso]] de [[kristanismo]] estas fakto, ke lia [[idealo]] estas unueco kaj [[komunumo]] en la kredo, sed lia historio kreas grandparte sinsekvon de dividoj kaj diferencoj, [[skismo]]j, apartigo el la komunumo de eklezio kaj sciencoj, kiujn granda parto de eklezio ne akceptis ([[herezo]]). Ĉar tre influa trendo de nuntempa kristanismo estas klopodo je unueco ([[ekumenismo]]), tial ĉi tie suma historio de eklezio ne povas kapti ĉiun eklezie-historiajn temojn kun ĉiuj ties specifaĵoj kaj en ties tuta amplekso.
Linio 35:
[[Patroj de la Eklezio|Ekleziaj Patroj]] defendis sin al la menciitaj ismoj per montro al diversaj faktoj. Ili persistis, same kiel [[Ignaco el Antioĥio]] aŭ [[sankta Ireneo]], pri rolo de episkopo, kiu estas kapo de lokaj eklezioj kaj kiu estas aligita al eklezio de apostoloj ([[apostola sukcedo]] kaj [[apostola tradicio]]). Iom post iom ankaŭ fiksiĝas [[Biblia kanono]] de sanktecaj kristanaj dokumentoj - la eklezio akceptas kaj dokumentojn devene judajn, en amplekso de [[Septuaginto]], kaj dokumentojn novajn - precipe evangeliojn kaj paŭlajn dokumentojn. Male la eklezio proskribas la t.n. [[apokrifo|apokrifajn]] evangeliojn, dokumentojn kaj farojn, ekz. ''[[La evangelio de Tomaso]]''. Iom post iom ankaŭ evoluas [[konfesio de kredo]], do mallongaj formuladoj de la kredo, kiuj ebligis distingi sciencon de eklezio de scienco de [[heterodoksio|heterodoksiaj]] grupoj.
 
=== Kristana literaturo de la unuaj jarcentoj ===
{{ĉefartikolo|Patristiko|Apostolaj Patroj|Patroj de la Eklezio|Apologetoj}}
Post la apostolaj Patroj venas grupo de verkistoj - [[apologetoj]] - kiuj provas defendi la kristanismon rilate al du grupoj - rilate al pagana socio kaj kulturo kaj kontraŭ judoj. Aŭtoro de la plej signifaj [[apologio]]j de la 2-a jarcento estas sendube sankta [[Justino Martiro]], kiu verkis du apologiojn adresitaj al [[imperiestro]]j kaj ''Dialogo kun Trifono'', fikcia [[dialogo]] kun la judeco rilate al tio, kio la kristanismo en la fakto estas kaj kion la ceteraj sole konjektas, ke ĝi estas. Similajn temojn disvolvas en pli postaj tempoj precipe [[Tertuliano]], [[Eŭsebio de Cezareo]] kaj [[Laktantio]]. Preskaŭ ĉiuj konservitaj dokumentoj de la aŭtoroj enhavas menciojn pri heretikaj grupoj aŭ ili estas rekte verkitaj pro reago al ili.
Linio 47:
 
 
=== La eklezio kaj institutoj ===
{{ĉefartikolo|Patriarko}}
[[Dosiero:Hagia Sophia BW.jpg|thumb|Templo de Dia saĝeco ([[Hagia Sofia]]) en [[Konstantinopolo]] konstruita de [[Justiniano]] en la [[6-a jarcento]] (arta rekonstruo de stato antaŭ ŝanĝo en [[moskeo]]n]]
Linio 65:
La unua kontraŭversio de la eklezio post ties leĝigo estis disputo, kiun elvokis samideanoj de [[Aleksandrio|aleksandria]] [[pastro]] [[Arejo]] (latine Arius, [[260]] - [[336]]), kiu iam ĉirkaŭ la jaro [[318]] komencis negoci diecon de [[Jesuo Kristo]]. Laŭ la arianismo Filo estis kreita (ne sole naskita en sia homa natureco) kaj li ne havas la saman esencon kiel Patro. Kvankam episkopoj, kunvokitaj far de imperiestro Konstantino en la [[1-a nicea koncilio]] ([[325]]), kondamnis la arianismon kiel neunuiĝanta kun la kristanismo, la arianisma kontraŭversio daŭrigis kaj ankaŭ imperiestroj, ekz. [[Konstantino la 2-a]] ([[337]] - [[361]]) subtenis la arianismon. Plua [[ekumena koncilio]], la [[1-a konstantinopola koncilio]] ([[381]]) definitive subrompis la influon de arianismo. Poste arianistoj restis pro merito de [[episkopo]] [[Ulfilo]] sole ĝermanaj [[barbaroj]], kelkaj ĝis la jaro [[700]].
 
==== Nestorianismo kaj monofizitismo ====
{{ĉefartikolo|Nestorianismo|Nestorio|Monofizitismo}}
Pluan disputon prezentis doktrino de [[Nestorio]], kiu asertis, ke en [[Jesuo Kristo]] ekzistas dia kaj homa [[persono]] (persono kun dia natureco kaj persono kun homa natureco). Tiu ĉi doktrino havis gravan influon je [[soteriologio]] kaj [[teologio]] de [[komunio]]. La aserto, ke Jesuo ne mortis sur [[kruco]] kontraŭis kun aserto de apostolo [[sankta Paŭlo|Paŭlo]], ke se Kristo ne [[resurekto|resurektiĝis]], vana estas [[kredo]] de [[kristano]]j. Pro tiu ĉi doktrino kunvenis [[Efeska koncilio]] ([[431]]), kiu kondamnis ilin kaj proklamis Jesuon Kriston kiel unu persono.
Linio 90:
La nestorianismo plu disvastiĝis tra [[silka vojo]] ĝis [[Ĉinio]], kien ĝi venis ĉirkaŭ la jaro 635 dum regado de imperiestro [[Tĥan-cung]], kiel priskribas unu [[steleo]] levigita en la jaro [[731]].
 
== Frua mezepoko ==
Dume historia evoluo estis en Oriento neniel principe interrompita - la plej signifa evento ĉi tie prezentas militoj de [[Bizanco]] kontraŭ [[persanoj]] kaj en la 1-a duono de la [[7-a jarcento]] ŝajne nehaltigebla ekspando de [[islamo]], en Okcidento la situacio aspektis multe pli drame. Invado de barbaroj, falo kaj pereo de [[okcidentromia imperio]] kaj ascendo de barbaraj reĝlandoj alportis principan ŝanĝon de la kultura klimato.
 
Linio 113:
Ĉefstaturo de la periodo estas [[Karolo la Granda]] ([[768]] - [[814]]), kiu konsideris sin mem kiel administranto de la kristanaro gvidita de Dio kaj el la eventoj surpriziga kronado de Karolo je imperiestro, pro kiu li estis neniel entuziasmiĝinta pro sia intertraktado kun Bizanco. Sed la ideo pri la imperio de Karolo restis inspira por kristana kulturo de la tuta eŭropa mezepoko. Post disfalo de tiu ĉi imperio kaj post pontifikatoj de [[Leono la 4-a]] ([[847]] - [[855]]) kaj [[Mikolao la 1-a]] ([[858]] - [[867]]) venas malhela jarcento de la okcidenta eklezio, kiam sur papa trono alternos sennombro de papoj, kiuj estis nenio ol marionetoj de ekleziaj regantoj de Romo. Orientado de la romia eklezio al la okcidenta reĝlando ankaŭ influis pluan fremdigadon de interrlatoj kaj malgrandigo de kultura interŝanĝo inter la kristanaj Oriento kaj Okcidento.
 
=== Ikonoklasma krizo ===
{{ĉefartikolo|Ikonoklasmo}}
[[Dosiero:Vlahernskaya.jpg|thumb|[[Bizanca imperio|Bizanca]] [[ikono]] de [[sankta Maria|Virgulino Maria]] el la [[7-a jarcento]], nomata [[Blacherny|Blacherna]]. Nun en [[Tretjakova galerio]]]]
Linio 140:
La plej signifa reforma monaĥa movado de mezepoko ekiris el [[Cluny]], kies monaĥejo akiris tiutempe nevidatan liberecon en klerika sinjoro kaj ĝi fariĝis loko de severa konservado de [[benediktanoj|benediktana]] [[ordino]] kaj [[asketismo]]. Por monaĥejoj el Cluny estis ankaŭ pro materiala kaj jurisdikcia sendependeco ebligita libereco de elektado de [[abato]]. Al Cluny iom post iom aliĝis pluaj monaĥejoj, fonditaj laŭ [[statuto]] el Cluny, en la [[12-a jarcento]] apartenas al asocio el Cluny proksimume tri mil da monaĥejoj. La reformo el Cluny ankaŭ influis estiĝon de pluaj reformaj movadoj, kiuj klopodis pri interna pastra vivo. La unua monaĥejo fondita en [[Bohemio]] far de [[Vojtěch|sankta Vojtěch]] apartenis ankaŭ en tiun ĉi ligon, tial eblas diri, ke la movado el Cluny de komence signis la vivon de eklezio ankaŭ en teritorio de Bohemio.
 
=== Rilato de la okcidenta kaj la orienta eklezioj kaj granda skismo ===
{{ĉefartikolo|Granda Skismo}}
Jam kelke da jarcentoj Oriento kaj Okcidento de ĉirkaŭ de [[Mediteraneo]] kulture kaj religie fremdiĝis. La primara kaŭzo de la skismo estis disputoj pri aŭtoritato de papo, kiu pretendis potencon super ceteraj kvar malnovepokaj [[patriarkujo]]j en Oriento, kvankam la orientaj patriarkoj ja konfesis al li la unuecon en la eklezio, sed kun jurisdikcio super la okcidenta romia patriarkujo. Krom diferencaj kutimoj de la eklezia vivo kaj liturgio estis al la orientaj kristanoj dorno en la okulo la okcidenta praktiko enmeti en [[Niceja-konstantinopola konfesio|Nicejan-konstatinopolan konfesion]] dogman precizigon en aspekto de vorto ''[[filioque]]'' (latine: ''ankaŭ [el] Filo''), kiu ĉi tie devene ne estis enhavita. Sed karakteriza motivo estis ankaŭ motivoj lingvaj, ĉar ambaŭ duonoj de la eklezio jam ne komprenis al unuopaj nuancoj de greka, respektive latina lingvoj kaj pensado.
Linio 148:
Ĝis nun formale unueca eklezia organizaĵo en la jaro [[1054]] apartiĝis en du partojn. La okcidenta eklezio (nomata ankaŭ romia, latina aŭ katolika) agnoskis kiel sian kapon papon, la orienta eklezio (ortodoksa) estis subigita al konstantinopola patriarko. Sed rilate al tiama agado estis eventoj en la jaro [[1054]] ĝenerale komprenataj sole kiel plua intertempa skismo. La profundigon de disputoj karakterize helpis [[krucmilitoj]] kaj precipe rabigo de Konstantinopolo far de la [[4-a Krucmilito]]. En la paso de la 2-a miljaro okazis pluraj provoj pri reunuiĝo de la eklezio (la [[2-a lyona koncilio]], [[florenta unio]] [[1439]]), sed krom la orientaj katolikaj eklezioj ne okazis ŝovo en establo de eklezia komunumo.
 
=== Gregorio la 7-a, batalo pri investituro kaj reforma movado ===
{{ĉefartikolo|Batalo pri investituro|Investituro}}
[[Dosiero:Gregor7_g.jpg|thumb|[[Gregorio la 7-a]]]]
Linio 160:
La rezulto de gregoria reformo estis plifortigi la papan primaton rilate al la interna vivo de la eklezio - ekde tiu ĉi tempo papoj plifortigas sian influon en la eklezio, la papo fariĝas revoka instituto kaj intervenas en funkciadon de unuopaj lokaj eklezioj. Politika tereno de la vivo estis desakraligita kaj pliprofundiĝis tiel diferenco inter [[kleriko|klerikaro]] kaj [[laiko]]j.
 
La kulmina mezepoko kaj precipe la [[12-a jarcento]] estas periodo de grandega evoluo de kristana klerika vivo, kiu plejparte montriĝas en la estiĝo de kvanto de [[ordeno]]j kaj klerikaj movadoj. Al nove estiĝintaj ordenoj apartenas [[kamalduloj]], fonditaj far de [[Sankta Romualdo|sankta Romualdo]] ([[951]] - [[1027]]), [[kartuzianoj]], fonditaj far de sankta [[Bruno de Kolonjo]] ([[1030]]/[[1035]] - [[1101]]) kaj pluaj. Signifan ĉapitron kreas ankaŭ reformo de [[benediktanoj|benediktana]] monaĥejo, kiam abato [[Roberto de Molesme]] fondas en la jaro [[1098]] kun pluaj monaĥoj reformitan monaĥejon en [[Citeaux]] kaj metas tiel komune kun pluaj abatoj de tiu ĉi abatejo (precipe kun [[Stefano Harding]] ([[1109]] - [[1133]]) kaj sankta [[Bernardo de Clairvaux]]) fundamentojn de [[cistercianoj|cisterciana ordeno]]. La reformo ne rilatis sole al [[ordino|ordinanoj]], sed ankaŭ al klerikaro - ĉi tie havas signifon movado de [[kanoniko|kanonikuloj]], inter kiuj la plej signifan lokon havas kanonika komunumo fondita far de [[Norbert el Xanten]] ([[1082]] - [[1134]]), el kiu estiĝis [[premonstratoj|ordeno de premonstratoj]]. Movado de laikoj montriĝis precipe en du direktoj: la unua estis movado krucmilita, la alia movado de malriĉeco.
 
=== Krucmilitoj ===
Linio 198:
=== Avignona militkapto kaj granda okcidenta skismo ===
 
=== Koncilio de Konstanco kaj konciliarismo ===
{{ĉefartikolo|Koncilio de Konstanco}}
 
=== Husmovado ===
{{ĉefartikolo|Husmovado}}
[[ImageDosiero:Jan Hus-Council of Constance.jpg|right|thumb|180px|[[Jan Hus]] antaŭ koncilio de [[Konstanco]]]]
Husmovado (en literaturo referita al la fenomeno ankaŭ kiel husanaj militoj, husana revolucio, en pli malnova litertauro ankaŭ husana revoluci movado) prezentas reforman movadon en katolika eklezio, kiu derivas sian devenon el doktrino de [[Jan Hus|Majstro Jan Hus]] kaj postulas ampleksan reformon de la [[eklezio]].
 
Linio 284:
{{ĉefartikolo|Ekumenismo}}
 
== Rilataj temoj ==
*[[Eklezio]]
*[[Kristanismo]]
*[[Apero de kristanismo]]
 
=== Literaturo ===
*FRANZEN, August. ''Malé církevní dějiny.'' Praha: Zvon, 1995. ISBN 80-7113-119-9.
 
Linio 315:
[[nl:Kerkgeschiedenis]]
[[pl:Historia chrześcijaństwa]]
[[pt:História do Cristianismocristianismo]]
[[ru:История христианства]]
[[simple:History of Christianity]]