Pigo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: nl:Pica (geslacht)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ru:Сороки; cosmetic changes
Linio 21:
La '''pigo''' (''Pica'') estas genro de [[birdoj]] el la [[familio (biologio)|familio]] de [[korvedoj]]. Tradicie oni kredis la genron konsistanta el ununura specio (''Pica pica'') kun disvastiĝo tra [[Eŭropo]], [[Azio]] kaj [[Nordameriko]], sed genetikaj studoj kredigas nun ke vere temas pri kvar specioj. Foje oni ankaŭ uzas la nomon "pigo" por iuj similaspektaj [[korvedoj]], kiel ekzemple la [[blua pigo]] (''Cyanopica cyanus'').
 
== Disvastigo kaj specioj ==
Pigoj loĝas kaj en la [[Nova Mondo]] kaj en la [[Malnova Mondo]]. Ili havas longan voston kaj havas ĉefe nigrajn kaj blankajn partojn. Unu specio loĝas amplekse el [[Eŭropo]] kaj [[Azio]], alia ĉe [[Nordameriko]] kaj alia ĉe [[Kalifornio]]. Ili estas kutime konsiderataj proksime parencaj de la bluaj kaj verdaj [[pigoj]] de Azio, nome [[Cissa]] kaj [[Urocissa]], sed ĵusaj priserĉadoj (Ericson ''et al.'', 2005) sugestas ke ties parencoj estas tamen la Eŭraziaj [[korvo]]j.
 
Linio 31:
*[[Korea pigo]], ''Pica (pica) sericea''
 
== Aspekto ==
La pigoj estas grandaj birdoj sufiĉe longaj (46 cmj) same kiel la [[frugilego]] aŭ la [[korniko]], sed ankaŭ ne tiom grandaj kiom la [[Komuna korako]]. Ĝiaj koloroj estas '''blanko kaj nigro''' kaj ĉiu parto havas senmikse unu aŭ la alian. La kapo estas tre granda kaj ronda. La beko kaj la kapo ŝajnas sufiĉe fortaj. Ambaŭ ŝultroj, kolo kaj brusto estas brile nigraj. Tiu brilo estas iome verda aŭ viola. La ventro kaj komencaj partoj de la flugiloj estas senmakule blankaj. La flugiloj brile nigraj kun bluverdaj nuancoj kaj sube de la pintaj plumoj estas blankaj partoj videblaj dumfluge. La vosto estas longega, laŭŝtupara kaj nigra kun nuancoj verdaj, bronzaj kaj aliaj. Resume la birdo estas blanko-nigra se vidata de malproksime kaj ĉefe kontraŭ la sunradioj, sed multkolora se vidata de proksime.
 
La kruroj estas fortaj kaj nigraj. La ino kaj la viro montras similajn aspektojn, sed la inoj estas iome malpli grandaj (ĉirkaŭ 10 %). La nematuruloj similas, sed ilia nigro estas pli senbrila.
 
[[ImageDosiero:Pica pica NBII.jpg|250px|thumb|right]]
 
== Movmoroj ==
La pigoj kutime moviĝas surtere kaj fluge pogrupete, tio estas laŭ familio, ĉu paro ĉu kun idoj. Ili translokiĝas po unu, tio estas: flugas la unua kaj post dek aŭ dekkvin sekundoj la dua, ktp. Dume ili iome klakas. Antaŭ surteriĝo ili haltiĝas per malfermo de flugiloj kaj bremsado paraŝute.
 
Linio 47:
La paroj estas formitaj porĉiame sed, kiam unu membro pereiĝas, la alia kuniĝas ne al maturulo sed pli kutime al junulo.
 
== Medio ==
[[ImageDosiero:Urraca.jpg|250px|thumb|right]]
La pigoj vivas facile en medioj kaj kampara — ĉefe proksime de kultivataj kampoj — kaj urba ĉefe ĉirkaŭ parkoj aŭ ĝardenoj. En kampara medio ĝi iĝas damaĝa besto por homaj interesoj; do, ili estas persekutataj kaj iĝas malfidemaj. En urbaj medioj male ili ofte manĝas malpuraĵojn kaj [[kadavraĵo]]jn, do neniu persekutas ilin kaj pro tio ili iĝas sekuraj kaj serĉas la homan proksimecon kiu faciligas ilian nutradon.
 
== Manĝado ==
La pigoj estas [[ĉiomanĝanta]]j. Eble tio estus la kialo de ties ampleksa disvastiĝo. Ili voras kaj animalajn kaj vegetalajn manĝaĵojn; iom pli vegetalajn vintre kaj iom pli animalajn kiam dum la mezvarmaj kaj varmaj monatoj la bestetoj abundas. Inter vegetaloj ili manĝas ne nur grejnojn kaj semojn, sed ankaŭ fruktojn, do la damaĝo farita al la kamparanoj estas certa. Inter animaloj ili manĝas ne nur senvertebrulojn (insektojn) sed ankaŭ vertebrulojn: musetojn, birdetojn, birdidojn... kaj ĉefe ovojn.
 
Linio 60:
La fakto, ke pigo manĝas tiom diversajn manĝaĵojn nomigis tiel (pica [pika] mensa malordo) tiun malsanon kiu konsistas el voro eĉ tion kion la korpo ne akceptus.
 
== Reproduktado ==
[[ImageDosiero:Pica pica1.jpg|250px|right|thumb|juna pigo]]
Ĉirkaŭ aprilo la pigoj konstruas iliajn nestojn, kutime en arboj; se tiuj ne abundas, en dornaj arbustoj; se ankaŭ tiuj ne abundas, en heĝoj kaj tute malofte surgrunde. En arboj ili uzas la disigejon de la branĉoj kaj sur ĝi ili konstruas per koto, arĝilo kaj lignetoj fortan bazon por la nesto kiu poste kaŝas per ligneta kovrilo.
 
Linio 68:
La ovoj ofte estas parazitataj de la [[tufkukolo]]; tio estas: ĝi manĝas unu ovon kaj demetas unu el siaj ovoj, kiu estos kovata kaj ties birdido bredata de la pigoj anstataŭ iliaj idoj.
 
== Voĉo ==
Ĝi estas aspra, raŭka kaj malagrabla. Iu ''ĉakrakrá''. Ŝajne la pigo uzas sufiĉe varian fraz-tresoron. La alarmo konsistas el tiu "ĉat-ĉat-ĉat", sed ne samas, depende ĉu ĝi vidas aŭ ne la kialon de la alarmo; en la unua kazo ekas per "ska ska", en la dua per iu "ŝrakak". Se la pigo atakas, klakas per "ĉerk". La idoj petas per ''ĉiak''. Krome oni klakas alimaniere se oni flatas aŭ se la pigo estas kaptivo de homoj kaj tiel aŭ nature ili povas imiti la voĉon de aliaj birdoj.
 
== Aliaj moroj kaj tradicioj ==
Pro ĉio kaj pro alio la pigoj "ĝuas" ĉe la homoj famon de voremaj, konservemaj kaj domaĝaj. Oni rakontas, ke ili foje kuniĝas por ataki katojn unu post la alia, kompreninde se oni pensas, ke katoj povas al ili formanĝi ĉu ovojn ĉu idojn.
 
Linio 96:
[[nl:Pica (geslacht)]]
[[no:Pica (fugler)]]
[[ru:Сороки (род)]]
[[sk:Straka]]
[[sv:Skator]]