Jean Forge: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
precizigo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Jean Forge''' (verkista nomo de '''Jan FETHKE''') naskiĝis la {{daton|26|februaro|1903}} en [[Opole|Oppeln]], tiama [[Germanio]], kaj mortis {{daton|16|decembro|1980}} en [[Berlino]]. Li estis polo kaj laboris kiel [[filmreĝisoro]] en [[Berlin]] (ĉe [[UFA]], kun [[Fritz Lang]]) kaj kiel aŭtoro de sukcesaj verkoj.
 
Jan Fethke esperantiĝis en [[1919]], kiel unu el pluraj Esperante aktivaj [[Fethke]]. Lia unua [[romano]] en la [[germana lingvo]] aperis kiam li estis nur 18-jara . Post la gimnaziaj studoj dum kelkan tempon li kunredaktis ''[[Esperanto Triumfonta]].'' Komence de [[1932]] li gvidis sukcesajn [[Cseh-metodo|Cseh-kursoj]]n en [[Svedio]].
 
Li estis eltrovema, temriĉa kaj sprita reprezentanto de ĝuinda amuzliteraturo kun kapablo de psikologia observemo kaj preciza [[kono]] de la [[efekto]]j. Liaj plej gravaj Esperantaj verkoj estas ''[[Abismoj]]'' kaj ''[[Mr. Tot aĉetas mil okulojn]]'', kiuj tradukiĝis en kelkajn [[lingvoj]]n. Sur ''[[Mr. Tot aĉetas mil okulojn]]'' baziĝas la lasta filmo de [[Fritz Lang]], ''[[La mil okuloj de D-ro Mabuse]]''.