Stacio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Stacio''' venas de la latina ''statio'', kiu mem venas de la verbo ''stare'': stari.
 
Ĝenerale estas iu ajn loko, kie veturilo de [[publika transporto]] (ankaŭ de varoj) povas halti por en- kaj ellasi pasaĝerojn resp. varojn. Pli malofte oni uzas la vorton ankaŭ por albordiĝejo de [[ŝipo]]j. Kutime oni postulas, ke - male al simpla haltejo - ekzistu ia infrastrukturo (kiu estas ofte kolektita en [[stacidomo]], precipe ĉe [[fervojo]]). Ĉar unuflanke ekzistas la tendenco malpliigi la infrastrukturon pro rapidigo kaj aŭtomatigo, aliflanke biletaŭtomatoj kaj pli kaj pli ankaŭ (malaltaj) kajoj ekzistas ankaŭ ĉe tramhaltejoj, la distingo precipe ĉe relaj veturiloj malklariĝas.