Globkrajono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MastiBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: cs:Propiska
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tl:Bolpen; cosmetic changes
Linio 1:
'''Globkrajono''' estas [[inko|inka]] skribilo, kiu almetas inkon al [[papero]] per turniĝanta globeto en sia pinto. La inko preskaŭ tuj sekiĝas post kontakto kun la papero. Pro siaj malalta kosto kaj facila uzeblo, globkrajonoj preskaŭ tute anstataŭis [[skribplumo]]jn.
 
== Historio ==
 
[[Dosiero:Globkrajono.jpg|thumb|200px|right|Globkrajono - dukolora BiC Italy (BiC Italio)]]
 
[[Hungario|Hungaro]] [[László Biro]], eldoninto de [[ĵurnalo]], dum unu vizito en presejo rimarkis, kiel rapide sekiĝas ĵus presita farbo. Li venis al la ideo, ke tiu rapide sekiĝanta [[inko]] taŭgus kiel plenigaĵo por [[plenigkrajono]]. Sed tiu ĉi densa inko ne fluis tra la [[skribilo]]. Tial Biro decidis anstataŭigi metalan skribilpinton ĉe sia [[skribilo]] per lagreto. Kiam oni movis skribilon sur la [[papero]], la globo turniĝis prenante el provizujo inkon, kiu poste represiĝis sur paperon. Sed tiu ĉi principo de globkrajono ne estis nova. Ĝi estis [[patento|patentita]] jam en la jaro [[1888]] de [[John J. Loud]] por markado de [[ledo]], sed ĝi ne estis komerce uzata. Biro unuafoje patentis sian krajonon en la jaro [[1938]]. En la jaro [[1940]] li fuĝis kun sia frato al [[Argentino]]. Tie li la [[10-a de junio|10-an de junio]] de [[1943]] denove patentigis sian krajonon. Oficiston de brita registaro, kiu estis tiutempe en Argentino, ekinteresis tio, ke la krajono de Biro skribas ĉe ajna [[supermara alteco]], ĉar ĝin influas nek premo de la aero nek aliaj atmosferaj ŝanĝoj. Tuj li kaptis la ideon disponigi ĝin al navigaciistoj en [[aviadilo]]j. [[Britio (lando)|Brita]] registaro aĉetis la patenton kaj do en la jaro [[1944]] oni komencis fabriki la krajonon de marko '''''Biro''''' por [[RAF]]. En Argentino '''''Eterpen Company''''' komerce uzis krajonojn. En majo de [[1945]] '''''Biro Eversharp Co''''' akiris ekskluzivajn rajtojn pri globkrajonoj . Kaj ĝi enkondukis ilin en la merkaton sub la komerca marko '''''Evershap CA'''''.
 
[[Dosiero:Ballpen head macro.jpg|thumbnail|right|pinto de globkrajono]]
 
[[Milton Reynolds]], komercisto el [[Chicago]], unu monaton poste ekvidis tiun ĉi krajonon en vendejo en [[Bonaero]]. Li aĉetas kelkajn variantojn de la krajono kaj reveninte al [[Usono]] li fondas '''''International Pen Company''''' kaj post kvar monatoj – ignorante aŭtorajn rajtojn de Eversharp Co. – li komencas vendi en [[Novjorko]] sian krajonon sub la marko '''''Reynolds‘ Rocket'''''. Li tuj havas sukceson: dum la unua tago oni vendis ilin por 100 000 [[Usona dolaro|usonaj dolaroj]]. En [[Britio (lando)|Britio]] krajonoj aperas en la sama jaro dum Kristnaska foiro de '''''Miles-Martin Pen Company'''''. Dum kvar jaroj globkrajonoj preskaŭ forpuŝis el la merkato klasikajn plenigkrajonojn. Sed poste ilia vendado kaj prezo rapide malaltiĝis: oni satĝuis tiun ĉi novaĵon kaj nur poste prijuĝis ĝin reale. La globkrajonoj de Reynolds ofte lekis, skribis intermite kaj estis malfidindaj kaj la krajonoj, kiujn fabrikis Eversharp denove ne plenumis tion, kion promesis la reklamo. En la jaro [[1948]] la prezo malaltiĝis de 12,50 [[usona dolaro|dolarodolaroj]]j ĝis malpli ol 50 [[cendo]]j. Plenigkrajonoj denove fariĝis modaj. La firmao de Reynolds en la jaro [[1951]] bankrotas, Eversharp travivas financajn problemojn klopodante reveni al la produktado de plenigkrajonoj kaj en la 60-aj jaroj ĝi tute malaperas.
 
En [[januaro]] de [[1954]] '''''Parker Pens''''' prezentas sian unuan globkrajonon ''Jotter''. Ĝi skribis fidinde kaj kvinoble pli longe. Dum netuta jaro Parker vendis tiujn ĉi krajonojn por 3,5 milionoj (averaĝe kontraŭ 6 dolaroj por unu skribilo), la merkata batalo estas venkinta. En la jaro [[1957]] la falo de Eversharp daŭriĝas: ties produktadon de plenigkrajonoj akiras neniu alia ol ĝuste Parker. Ĝi ekde la sama jaro produktas siajn krajonojn per globeto el [[karbido]] de [[volframo]] (ĉe kutimaj plenigkrajonoj ĝi estas uzata ĝis hodiaŭ).
 
Sed ĉio havas sian finon. En la jaro [[1950]] komencas vendi siajn krajonojn la franca [[barono]] [[Marcel Bich]], en la jaro [[1953]] li fondas kompanion '''''[[BiC]]''''' (la nomo estas mallongigo de lia nomo) kaj en pluaj jaroj li fondas sekundarajn entreprenojn '''''BIC Italy, BIC LAFOREST Spain, BIC Brazil kaj BIRO Swan Ltd. England'''''. Fine de la 50-aj jaroj li dominas en jam 70% de eŭropaj foiroj, ekde la jaro [[1960]] li fariĝas la posedanto de novjorka '''''Waterman Pen Company''''' vendante en nordamerikaj foiroj siajn krajonojn kontraŭ 29 – 69 [[cendo|cendoj]]j. La merkata batalo estas denove venkinta (jam kioman fojon?). [[BiC]] tute konkeris la merkaton. Parker kaj ceteraj kompanioj devis kontentigi sin nur per malgrandaj foiroj de plenigkrajonoj kaj multekostaj luksaj tipoj de globkrajonoj.
 
Hodiaŭ en la tuta mondo oni ĉiutage vendas ĉirkaŭ 20 milionoj da pecoj modernaj modeloj de la krajono de Biro ''BiC Cristal''.
Linio 73:
[[tg:Ручка]]
[[th:ปากกาลูกลื่น]]
[[tl:Bolpen]]
[[tr:Tükenmez kalem]]
[[uk:Кулькова ручка]]