Tiranosaŭro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
'''Tiranosaŭro''' (''Tyrannosaurus'' = 'tirana lacerto') estas [[dinosaŭro|dinosaŭra]] [[genro]]. Ankaŭ konata kiel ''T. rex'', la [[specio]] ''Tyrannosaurus rex'' vivis en tiu landparto, kiu nun estas okcidenta [[Nordameriko]]. Iuj sciencistoj konsideras la iom pli malnovan [[tarbosaŭro]]n (''Tarbosaurus bataar'') de [[Azio]] dua tiranosaŭra specio dum aliaj opinias, ke tarbosaŭro estas aparta genro. La tiranosaŭro estas la dinosauro plej ofte prezentita en la populara kulturo.
 
Same kiel aliaj [[tiranosaŭredoj|tiranosaŭredaj]] [[teropodoj]], tiranosaŭro estis [[Dupiedulo|dupieda]] [[karnomanĝulo]] kun granda [[kranio]] kontraŭbalancita per longa, peza vosto. Kompare kun la grandaj, potencaj malantaŭaj kruroj, la antaŭaj kruroj de la tiranosaŭro estis malgrandaj kaj havis nur du fingrojn. Kvankam aliaj terapodoj estis same grandaj aŭ eĉ pli grandaj ol la tiranosaŭro, ĝi estis la plej granda tiranosaŭredo (pri kiu ni scias) kaj unu el la plej grandaj teraj rabobestoj, kun longeco de pli ol 12 [[metro]]j kaj pezo de [[elefanto]].
 
Oni trovis en Nordameriko [[fosilio]]jn de ''T. rex'' en [[geologia formacio|formacioj]] de la plej malfrua [[kretaceo]]; ĝi estis inter la lastaj dinosaŭroj ekzistantaj antaŭ la [[kretacea-terciara formorta evento]]. Oni jam identigis pli ol 30 ekzemplerojn de ''T. rex'', iuj preskaŭ kompletaj, kio permesis profundan esploradon pri multaj aspektoj de ĝia [[biologio]], inkluzive ĝian vivhistorion kaj [[biomeĥaniko]]n. Ankoraŭ ne estas konsento pri la manĝkutimoj kaj potencia rapideco de ''T. rex''.