Manifesto de Prago: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 1911064 de 85.179.19.66 Forigo de strangeta nesubskribita aldono |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: de:Prager Manifest (Esperanto); cosmetic changes |
||
Linio 7:
== Superrigardo ==
La manifesto atentigas, ke Esperanto "de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj". Ĝi deklaras, ke intertempe "la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon". Supozeble per tiuj ''celoj'' la Manifesto aludas al la ĝenerala enkonduko de Esperanto, vortumita ekzemple en la lasta antaŭa tiurilata deklaro, kiun [[UEA]] faris en 1951 per la [[
=== Sep principoj ===
Linio 19:
Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.
=== 1. [[Lingva demokratio|Demokratio]]
Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.
Linio 43:
Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.
=== 5. Lingvaj rajtoj ===
La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.
Linio 61:
Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.
== Akcepto de la Manifesto ==
Ofte oni diras, ke la manifesto estas akceptita de la kongresanoj en Prago. Efektive akceptis ĝin en Prago la [[Komitato de UEA]] la [[20-an de julio]] [[1996]]. Oni petis ankaŭ ĉiujn kongresanojn subskribi ĝin individue; tamen tion faris dum la kongreso nur 550 el la 2.972 kongresanoj. La aserto, ke akceptis ĝin "la kongresanoj" aŭ "la Universala Kongreso", do estas erara aŭ almenaŭ konfuza, eĉ se oni povus supozi, ke plimulto de la kongresanoj konsentis pri ĝia enhavo.
Linio 67:
La kongresa [[rezolucio]] akceptita en Prago de la Komitato de UEA atentigis pri la manifesto per la vortoj "(...) konstatinte la gravecon de la principoj esprimitaj en la Manifesto de Prago (...)".
== Plua kolektado de subskriboj ==
Post la UK en Prago, UEA daŭrigis la kolektadon de subskriboj. La [[15-an de majo]] [[1998]], UEA registris la 11.111-an subskribon. En [[2005]], la nombro superis 13.000.
Linio 82:
<references />
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://lingvo.org/ Teksto de la Manifesto de Prago en multaj lingvoj]
[[Kategorio:Strategioj por Esperanto]]
[[
[[
[[ca:Manifest de Praga]]
[[cs:Pražský manifest]]
[[de:Prager Manifest (Esperanto)]]
[[en:Prague Manifesto (Esperanto)]]
[[es:Manifiesto de Praga]]
|