Viko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bornfor (diskuto | kontribuoj)
Bornfor (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Viko'''([ŭika]/[ˈwɪkə])estas novpaganisma, natur-adoranta religio. Ĝi unue populariĝis en 1954 pro la priskriboj de [[Gerald Gardner]], kiu tiutempe nomis ĝin 'Sorĉista kulto' kaj 'Sorĉistismo', kaj ties anojn la 'Wica'.
 
Vikanoj, la anoj de la religio Viko, kutime adoras Diinon (kiu estas tradicie la Triopa-Diino) kaj Dion (kiu estas tradicie la Kornhavanta-Dio), kiuj kelkfoje estas reprezentitaj kiel parto de pligranda [[panteismo|panteisma]] Forto. Ofta kredo estas ke ili havas multajn specojn- ke ili povas esti multaj diversaj Dioj kaj Diinoj, sed ankoraŭ la sama Dio kaj Diino. Aliaj Karakterizojkarakteraĵoj de Viko estas la rita uzado kaj kredo je [[magio]], la kredo je la baza mora kodo [[La Vika Sentenco]], kaj la festado de ok sezono-bazitaj festoj.
 
La religio baziĝis unue sur la skriboj de [[Gerald Gardner]], sed poste ege diversiĝis en multajn specojn: [[gardnerismo]], [[aleksandrismo]], la [[feminismo|feminisma]] [[diana viko]], kaj [[fea tradicio]] inter la viroj. La plejparto de vikanoj, tamen, miksas elementojn de diversaj kutimoj de ĉirkaŭ la mondo, kio nomiĝas eklektika viko.
Linio 30:
 
La kvin elementoj estas ankaŭ ligitaj al la anguloj de la pentaklo, kiel videble en la bildo.
 
===Vikanaj Moroj===
Vikaj moroj ĉefe baziĝas sur la [[Viĉa Sentenco|Vika Sentenco]], kiu diras "Se malutilas al neniu, faru kion vi volas". Plej kutime ĉi tio estas komprenata esti deklaracio de la libereco agi, kaj ankaŭ esti agnosko de la kulpoj kaj prizorgoj kiuj devenas de onies agoj. Plia kutima parto de vikaj moroj estas la "triobla leĝo", kiu diras ke kiun ajn bonan aŭ malbonan agon kiun oni faras revenos al la farinto trioble. Simila leĝo kiu ne estas nepre vikana estas la leĝo de [[karmo]].
 
Multaj vikanoj ankaŭ strebas estigi en si mem ok "virtuojn" kiuj estas menciitaj en la [[Ordono de la Diino]]. Ili estas Feliĉeco, Adoremo, Honoro, Humileco, Forteco, Beleco, Potenco kaj Kompato. En la poemo de la Ordono de la Diino, ili estas aranĝitaj en paroj de maloj, pensigante onin pri dueco kaj kiel ĝi troviĝas inter ĉio- ofta vika filosofo. Kelkaj vikanoj ankaŭ rimarkas la 161 [[Vikaj Leĝoj|Vikanajn Leĝojn]], kiuj estas kutime nomataj 'Craft Laws' aŭ 'Ardanes'.
 
Malgraŭ tio ke [[Gerald Gardner]] unue avertis kaj malpermesis ke gegejoj estu vikanoj, dirante ke gejeco alvenigas 'la malbenon de la diino', nuntempe gegejoj estas akceptitaj je ĉiu vika tradicio.
 
 
==Vikanaj Festoj==